René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson

René Louis de Voyer de Paulmy, 2a markizo d'Argenson, estis franca politikisto kaj verkisto naskiĝinta en Parizo la 18an de oktobro 1694 kaj mortinta en la kastelo de Segrez ĉe Saint-Sulpice-de-Favières (aktuala departemento Essonne) la 26an de januaro 1757. Li estis ministro de Eksterlandaj Aferoj de Ludoviko la 15-a de 1744 al 1747, sed li estas konata ĉefe pro siaj literaturaj kaj historiaj verkoj, partikulare siaj Mémoires (memoroj) kaj sia Journal (taglibro).

René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson
Persona informo
Naskiĝo18-an de oktobro 1694 (1694-10-18)
en Parizo
Morto26-an de januaro 1757 (1757-01-26) (62-jaraĝa)
en Parizo
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materGimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
PatroMarc-René de Voyer de Paulmy d'Argenson vd
GefratojMarc-Pierre de Voyer de Paulmy d'Argenson vd
InfanojMarc Antoine René de Voyer de Paulmy d'Argenson vd
Profesio
Okupoverkistopolitikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis juron kaj eniris en la administracio sed sen multa intereso, male al sia frato Marc-Pierre. Li amikiĝis kun la grupo de la filozofoj, kaj ĉefe kun Voltaire. Liaj diplomataj demarŝoj ne estis tre sukcesaj.

Bibliografio