Revolucio de Asturio

La Revolucio de Asturio de 1934 aŭ simple Revolucio de Asturio estis insurekcio laborista okazinta en Asturio en la monato de oktobro de 1934.

Formis parton de la "revolucia ĝenerala striko" kaj de la revolucia movado organizita en tuta Hispanio konata laŭ la nomo de Revolucio de Oktobro de 1934 kaj kiu fruktiĝis nur en Asturio,[1] ĉar ĉefe nur tie la CNT ja integriĝis en la Alianza Obrera proponita de la socialistoj de la UGT kaj de la PSOE, diference de tio okazinta en la resto de Hispanio. El tio pro la formo de socia kaj politika organizado de la Asturia Komunumo (nomo per kio oni konas ankaŭ la Revolucion de Asturio, pro ties simileco kun la Pariza Komunumo de 1871)[2] okazis la starigo de reĝimo socialista[3] en la lokoj kie hegemoniis la socialistoj (aŭ la komunistoj), kiel ĉe Mieres, kie oni proklamis la "Respublikon Socialisman", aŭ kiel ĉe Sama de Langreo; aŭ komunista liberecano kie hegemonias la anarkosindikatistoj de la CNT, kiel ĉe Gijón kaj ĉefe en La Felguera.[4]

Notoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj