Richard Francis Burton

Sir Richard Francis BURTON, Ordo de Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo, (naskiĝis la 19-an de marto 1821 en Torquay, Devonshire, Anglio; mortis la 19-an de oktobro 1890 en Triesto) estis brita konsulo, esploristo, tradukisto, glavisto kaj fakulo pri orientalistiko.

Richard Francis Burton
(1821-1890)
angla esploristo, konsulo, fakulo pri orientalistiko kaj angla tradukisto de La Luzidoj de Camões. La bildo montras lin kaŝvestita en arabaj vestoj dum lia pilgrimado al Mekko.
angla esploristo, konsulo, fakulo pri orientalistiko kaj angla tradukisto de La Luzidoj de Camões. La bildo montras lin kaŝvestita en arabaj vestoj dum lia pilgrimado al Mekko.
Persona informo
Naskiĝo19-a de Marto 1821
en Torquay, Devonshire, Anglio
Morto19-a de Oktobro 1890
en Triesto, Italio
Mortis pronaturaj kialoj vd
TomboSt Mary Magdalen’s Roman Catholic Church vd
ReligioPajero vd
EtnoBritoj vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materKolegio Triunuo vd
Subskribo Richard Francis Burton
Familio
PatroJoseph Netterville Burton vd
PatrinoMartha Baker vd
GefratojFrancisco Prieto • Edward Joseph Netterville Burton vd
Edz(in)oIsabel Burton vd
Profesio
Okupotradukisto • esploristo • verkisto • poeto • diplomatomilitisto • etnologo • lingvistokartografohistoriistozoologo • spiono • antropologo • vojaĝisto • natursciencisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li regis multajn orientalajn lingvojn kaj vojaĝis vestita kiel pilgrimanto sole al Mekao, kiu estis malpermesita por kristanoj tiam, kaj daŭre estas nun. Li tradukis multajn verkojn, inter aliaj La Mil kaj unu noktoj, la odorantan ĝardenon kaj la Kamasutro al la angla. Kiel esploristo li laboris interalie pri astrokartografio.

Li vojaĝis dum 1857 kun John Hanning Speke al Afriko, por malkovri la grandajn lagojn kaj la fontojn de la Nilo. Tiam, en la jaro 1858 li malkovris la lagon Tanganjiko, kiun li opiniis esti la fonto de la Nilo. En 1861 li sukcesis kune kun la germana botanikisto Gustav Mann atingi kiel unuaj la pinton de la monto Kameruno.

Li vizitis la Mormonismo-profeton Brigham Young en la ĵus fondita Salt Lake City, vojaĝis tra la mondo kaj verkis multajn librojn. Poste li laboris kiel brita konsulo en Triesto, Damasko kaj Fernando Poo. Li ankaŭ estis konsulo en Santos, Brazilo, kaj vojaĝis tra la Brazila internlando laŭ la rivero São Francisco.

En 1866 li ricevis la honoran titolon Sir.

Verkoj

  • "Sindh and the races that inhabit the valley of the Indus" (Londono 1850)
  • "Goa and the Blue Mountains" (London 1851)
  • "Personal narrative of a pilgrimage to El Medinah and Meccah" (Londono 1855)
  • "First footsteps in East Africa; or, An Exploration of Harar" (1856)
  • "The Kasidah of Haji Abdu El-Yezdi"
  • "Zanzibar" (Londono 1872)
  • "Unexplored Syria" (Londono 1872)
  • "Ultima Thule" (1875)
  • "Two Trips to Gorilla Land" (1876)
  • "The Land Midian" (1877)
  • "The Gold-Mines of Midian and the ruined Midianite cities (1878)
  • "The Land of Midian revisited" (1879)
  • "The Book of the Sword" (1883)
  • "Vikram and the Vampire" (1893)

Tradukoj

Eksteraj ligiloj

Kelkaj verkoj de Burton, legeblaj en interreto (angle):