Richard Ledermann

Richard LEDERMANN (naskita la 25-an de julio 1875 en Kaufbeuren, Bavario, Germanio; mortinta en 1972) estis germana esperantisto. Li estis doktoro de filozofio kaj verkis historiajn kaj dramajn verkojn.

Richard Ledermann
Persona informo
Naskiĝo25-an de julio 1875 (1875-07-25)
Morto30-an de novembro 1971 (1971-11-30) (96-jaraĝa)
LingvojEsperanto
ŜtatanecoGermanio
ParencojHans Magnus Enzensberger
Okupo
Okupoesperantisto
vdr

Profesie li estis instruisto pri historio, germana kaj franca lingvoj, geografio kaj stenografio en gimnazioj, interalie en Zweibrücken, poste en "Realgymnasium" en Augsburg. Inter liaj Augsburgaj lernantoj estis Bertolt Brecht. Laŭ priskribo Ledermann estis tipa tiutempa patrioto-ŝovinisto kaj entuziasmis pri la unua mondmilito.

Esperantisto li estis de 1910. De 1912 ĝis 1920 li gvidis la Esperanto-movadon en Bavario. Li estis prezidanto de la Loka Kongresa Komitato por la 15-a Universala Kongreso de Esperanto en 1923 en Nürnberg. En 1912 li redaktis „Esperanto, ein Kulturfaktor“; krome li kontribuis al la revuo Esperanto.

Unu el liaj nepoj estas la verkisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj eldonisto Hans Magnus Enzensberger.

Literaturo

  • Jürgen Hillesheim: Augsburger Brecht-Lexikon. Würzburg 2000, paĝoj 113–114.