Ricimero

Ricimero (latine Ricimer; 405 - 472) estis militestro kaj fakta reĝo de Okcidenta Romia Imperio.

Flavius Ricimerus
(405-472)
Monero kojnita dum la regado de Ricimero.
Monero kojnita dum la regado de Ricimero.
Persona informo
Naskiĝo405 a. K.
en Okcident-Romia Imperio
Morto18-a de aŭgusto, 472 a. K.
en Romo, Italio
Mortis perpesto vd
ŜtatanecoReĝlando Galegio • Roma regno vd
Familio
PatroRechila vd
GefratojRechiar vd
Edz(in)oAlypia vd
Profesio
Okupopolitikistooficiro vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La patro de Ricimero originis el sueba reĝa genero. Lia patrino estis la filino de visigota reĝo Valio. Ricimero servis en romia armeo sub komando de Aecio. En 455 la vandala reĝo Genseriko konkeris Romon kaj Avito iĝis imperiestro. Avito nomumis Ricimeron militestro. Ricimero varbis la grandan armeon el germanoj kaj frakasis vandalojn.

En 457 Ricimero detronigis Aviton kaj nomumis Majorianon imperiestro. En 461 li ekzekutis Majorianon kaj nomumis Libio Severo imperiestro. Post la morto de Libio Severo Ricimero konvenciis kun Leo la 1-a (imperiestro de Orienta Romia Imperio) kaj oficialigis Antemion imperiestro. Ricimero edziĝis al Alipia (filino de Antemio).

En 472 Ricimero kverelis kontraŭ Antemio, konkeris Romon kaj mortigis Antemion. Poste li proklamis Olibrion imperiestro sed baldaŭ Ricimero kun Olibrio mortiĝis pro pesto.