Rilatumo
Rilatumo (en la latina lingvo ratio) laŭ PIV estas en matematiko la egaleco de du kvocientoj aŭ frakcioj, ekzemple "6:8=9:12" (alia skribmaniero "6/8=9/12"). Laŭ PIV la koncepto ankaŭ esprimiĝas kiel unu el pluraj signifoj de la vortoj proporcio aŭ raporto.
La latina vorto ratio uziĝas ne nur en matematika senco, sed ankaŭ havas ĝenerale filozofian signifon, kiun en Esperanto respegulas la vorto racio - la kapablo pensi kun la ordigo de la aferoj tiamaniere, ke ili fariĝas pli klaraj.
En la angla lingvo la vorto ratio aliflanke ofte simple priskribas la rilaton inter du mezuroj (ne inter du mezuroparoj), ekzemple "6:8" (respektive "6/8") aŭ "60 km/1 h" - tiam matematike simple temas pri kvociento kaj tradukiĝas tiel.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub