Robert Nobel

Robert Hjalmar NOBEL (svede: [nʊˈbɛlː]; 4a de Aŭgusto 1829 – 7a de Aŭgusto 1896) estis sveda negocisto, industriisto kaj investisto. Li estis la fondinto de la entrepreno Branobel, kaj pioniro en la naftindustrio de Rusio.[1]

Robert Nobel
Persona informo
Naskiĝo4-an de aŭgusto 1829 (1829-08-04)
en paroĥo Maria Magdalena en Stokholmo
Morto7-an de aŭgusto 1896 (1896-08-07) (67-jaraĝa)
en Krokeks församling
TomboNorda tombejo, apud Stokholmo
ŜtatanecoSvedioRusia Imperio
Familio
PatroImmanuel Nobel
PatrinoKarolina Andriette Ahlsell
Frat(in)ojAlfred Nobel • Emil Oskar Nobel • Ludvig Nobel
Edz(in)oPaulina Sofia Karolina Lenngrén
InfanojLudvig Nobel • Tyra Elisabeth Nobel • Hjalmar Immanuel Nobel
Okupo
Okupoentreprenisto • kemiistoinĝenieroentreprenisto • investisto • ekonomikisto
vdr

Li estis la filo de Immanuel Nobel (inĝeniera pioniro) kaj Andriette Nobel, kaj frato de Alfred (fondinto de la Nobel-premio), Ludvig kaj Emil Oscar Nobel. Kun sia frato Ludvig, li funkciigis Branobel, naftokompanio en Bakuo, Azerbajĝano, kiu iam produktis 50% el la tutmonda nafto.

En 1880, Ludvig ekkontrolis la familian negocon ĉar la sanstato de Robert ekmalboniĝis. Robert revenis al Svedio por klopodi kuracon. Li klopodis ĉe kelkaj ĉemarbordaj ripozejoj en suda Eŭropo antaŭ setliĝi en Getå en municipo Norrköping dum 1888. Li mortis dum 1896 kaj estis entombigita ĉe la Norra begravningsplatsen en Stokholmo.[2]

Notoj