Rudolf Weigl

Rudolf Stefan Jan Weigl, ankaŭ Weigel (naskiĝis la 2-an de septembro 1883 en Přerov, mortis la 11-an de aŭgusto 1957 en Zakopane) – pola biologo, inventisto de la unua en la mondo efika vakcino kontraŭ tifo, prapioniro de utiligo de insektoj, ĉefe pedikoj kie laboratoria besteto por bredi infektan agenton de tifo.

Rudolf Weigl
Persona informo
Naskiĝo2-an de septembro 1883 (1883-09-02)
en Přerov
Morto11-an de aŭgusto 1957 (1957-08-11) (73-jaraĝa)
en Zakopane
TomboTombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvojpola
ŜtatanecoPollando
Alma materLviva UniversitatoJagelona UniversitatoUniversitato Adam Mickiewicz en Poznano • Danylo Halytsky Lviv National Medical University
Familio
Edz(in)oZofia Weigl
Okupo
Okupobiologo • universitata instruisto • kuracisto • imunologo
vdr

Juneco

Rudolf Weigl naskiĝis en aŭstria familio. Post antaŭtempa morto de la patro edukiĝis en la pola kultura tradicio. Lia bopatro Józef Trojnar estis gimnazia profesoro en Jasło kaj Stryj (Lviva provinco). Tie li frekventis gimnaziojn kaj poste ekstudis natursciencon en la Universitato de Lvovo, kiun finis en 1907.

Komenco de scienca kariero

Post studoj Rudolf Weigl iĝis asistanto de profesoro Józef Nusbaum-Hilarowicz, defendis doktoran tezon kaj en 1913 habilitiĝis pri zoologio, kompara anatomio kaj histologio. Kiel privatdocento de la universitato gvidis esplorojn pri konstruo de ĉelo, precipe – konstruo de Golĝi-aparato kaj problemojn de transplantado.

Dum la unua mondmilito soldatiĝis kiel parazitologo. Li komencis esplorojn pri tiutempa epidemia malsano – tifo kaj disvastigantaj ĝin pedikoj. Rezulte de detalaj esploroj li eltrovis unuan en la mondo efikan vakcinon kontraŭ tiu ĉi danĝera malsano. Lia inventaĵo estis utiligo de pedikoj kiel laboratoriaj bestoj, kio ebligis pluajn esplorojn koncerne la tifon.

En la jaroj 1915–1918 laboris en armea malsanulejo en Przemyśl, kie en 1918 ekgvidis novan Laborejon pri Tifo.

Literaturo

Eksteraj ligiloj