Rusia Konstitucifara Asembleo

Tutrusia Konstitucifara Asembleo (ruse Всероссийское Учредительное собрание) estis demokratie elektita konstituci-ellabora (Konstitucifara asembleo) organizo, kunveninta en Rusio post la Oktobra Revolucio de 1917. Ĝi kunsidis por 13 horoj, en la 5a-6-a de januaro 1918. Ĝi estis elektita kaj malkreita de la bolŝevika registaro. Ĝin disigis la bolŝevika registaro.

Rusia Konstitucifara Asembleo
Konstitucifara Asembleo
Fino1918 vd
Lando(j)Demokratia Federa Respubliko Rusio vd
vdr
Palaco Tauride kie kunsidis la Asembleo.

Elekta rezulto (12-an de novembro 1917)

Pli ol 60 procentoj de la civitanoj havis rajton baloti por reprezentantoj de la Konstitucia Asembleo. Tio okazis kiel Balotado por la Rusia Konstitucifara Asembleo de 1917 ekde la 12-a de novembro kun la rezulto:

PartioBalotojNombro de la reprezentantoj
Socialista Revolucia Partio17.100.000380
Bolŝevikoj9.800.000168
Menŝevikoj1.360.00018
Konstituciaj Demokratoj2.000.00017
Malplimultoj77
Maldekstraj Socialistaj Revoluciuloj39
Popolaj Socialistoj4
Tute:41.700.000703

Kunsido kaj dissolvo en Petrogrado (5-6-an de januaro, 1918)

La Konstitucia Asembleo kunsidis en la Palaco Tauride en Petrograd, inter la 4-a horo posstagmeze kaj 4:40 aŭrore, la 5-6-an de januaro 1918. La prominenta bolŝeviko, Ivan Skvorcov-Stepanov jam sciigis, ke la bolŝevikoj neakceptas la Konstitucian Asembleon.

Oni elektis al prezidanto de la Asembleo Viktor Ĉernov, gvidanton de la Socialista Revolucia Partio kontraŭ la bolŝevik-apogita Maria Spiridonova. La bolŝevikoj kaj la Maldekstraj Socialistaj Revoluciuloj kunsidis aparte en Sovnarkom kaj decidis dissolvi la Asembleon. Post kiam Fjodor Raskolnikov laŭtlegis la preparitan deklaron, la du frakcioj forlasis la Asembleon.

Ĉernov rapide akceptigis la SR-planitan radikalan agraran reformon, leĝon pri demokratia federacia respubliko kaj peton al la entento al demokratia paco. La Asembleo akceptis kunsidon je 5-a horo posttagmeze, la 6-an de januaro. La reprezentantoj trovis la konstruaĵon fermita je la anoncita tempo. La bolŝevika registaro deklaris la Asembleon dissolvita samtempe.

Vidu ankaŭ