Rusigo

La esprimo rusigo signifas celon atingi unuecan rus-parolan loĝantaron. En la Rusa Imperio ekzistis certaj lingvo- kaj lernejleĝoj, kiuj celis subpremi uzon de aliaj lingvoj. Tiu politiko trafis precipe la polojn kaj neslavojn de la imperio ekde 1863.

Litova populara preĝlibro pri la litova, Auksa altorius (Ora Altaro). Inter 1865-1904 estis leĝa malpermeso printi uzante la latinan alfabeton. La cirila versio, ankoraŭ en la litova lingvo, estis laŭleĝa kaj pagita de la registaro.

En la Sovetunio la rusa lingvo estis oficiala kaj interparola lingvo inter la popoloj. Rusiĝon kaŭzis ankaŭ la avantaĝoj por la rusoj, rusparolantoj, sed tiuj estas kutimaj asimiligaj efikoj en ĉiuj landoj (t.e. avantaĝo por la loĝantoj, kiuj apartenas al la etna, lingva gvidantaro).

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Piotr Frączykowski, Rusyfikacja polskiego narodu (Rusigo de la pola nacio), Wydawnictwo PWN, Krakovo 2001