Sándor Kornél Tury

Sándor Kornél TURY [ŝAndor turi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tury Sándor Kornél estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1939, konsilanta en 1949) de Hungara Scienca Akademio.

Sándor Kornél Tury
Persona informo
Naskiĝo7-an de majo 1892 (1892-05-07)
en Košice
Morto28-an de septembro 1971 (1971-09-28) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét
Lingvojhungara
ŜtatanecoHungario
Alma materUniversitato Eötvös Loránd
Familio
PatroSándor Túry
Okupo
Okupoakademiulo • advokato • jurosciencisto
vdr

Sándor Kornél Tury [1] naskiĝis la 7-an de majo 1892 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 28-an de septembro 1971 en Budapeŝto.

Biografio

Sándor Kornél Tury doktoriĝis el juro en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1914. Li laboris en juĝejo kiel notario en Budapeŝto ekde 1916, post 2 jaroj li havis postenon en la ministerio. En 1924 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, post 2 jaroj li estis nomumita publika eksterordinara profesoro en Scienca Universitato Ferenc József, kie li estis katedrestro ĝis 1940. Li estis dekano en la studjaro 1935, vicdekano en la sekva jaro. La universitato funkciis inter 1940-1945 en tiam hungara urbo Kolozsvár, li estis tie publika ordinara profesoro en tiu periodo, poste li instruis (sen rango) studjaron. Ekde 1946 li instruis en restHungario. En 1949 la akademia titolo "konsilanta" praktike valoris nenion, sed la rehabilitiĝo okazis postmorte en 1989.

Elektitaj kontribuoj

  • A felelõsségbiztosítás (1923)
  • Érdekmúlás hatása a biztosítási szerzõdésre (1934)
  • Orvosi felelõsség és valószínűsítési bizonyítás (1943)

Fontoj