Sam Smith

angla kantaŭtoro

Samuel Frederick "Sam" SMITH (naskiĝis la 19-an de majo 1992 en Bishop's Stortford, Anglio) estas angla kantisto-kantaŭtoro. En 2012 Smith tutmonde famiĝis pro la kanto Latch (kunlaboraĵo kun Disclosure).

Sam Smith
Oskar-premiito
Persona informo
Sam Smith
NaskonomoSamuel Frederick Smith
Naskiĝo19-an de majo 1992 (1992-05-19) (31-jaraĝa)
en Londono
Lingvojangla vd
LoĝlokoHampstead vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materSt Mary's Catholic School • Ed W. Clark High School vd
Familio
AmkunuloBrandon Flynn vd
Profesio
Okupokantaŭtoro • kantotekstisto • kantistokantoverkistomuzikistokomponisto vd
Aktiva dum2007– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Smith plenkreskiĝis en la brita ĉefurbo Londono kaj ricevis kantlecionojn de interalie la ĵazkantisto Joanna Eden.

Smith elŝrankiĝis en majo 2014 en intervjuo kun "The Fader", en kiu ri koncedis, ke ria debutalbumo temas pri la fakto, ke amiko al kiu ri enamiĝis, ne enamiĝis al ri. En 2019 ri diris, ke ri identiĝas nek kiel viro nek kiel virino, sed anstataŭe kiel neduumagenrokvira. En la angla ri deziras esti priparolata per la genroneŭtralaj pronomoj they/them.[1]

Referencoj