Sankta Blazio

Sankta Blazio[1]Blazio de Sebastea (armene Սուրբ Բարսեղ [Sourb Barsegh], greke Άγιος Βλάσιος [Agios Vlasios], latine Blasius; mortis ĉirkaŭ 316) estis kuracisto kaj episkopo en la urbo Sebastea (armene Սեբաստիա, greke Σεβάστεια) de historia Malgranda Armenio (la moderna urbo Sivas de Turkio). Laŭ la enciklopedio Acta Sanctorum li estis martirigita per batado, tortura atako per feraj lanprilaboraj iloj kaj fine senkapigita. Sekve, li iĝis la sankta patrono de kristanaj lanprilaboristoj. En la katolika eklezio lia memoro festiĝas la 3-an de februaro, en la orientaj eklezioj, la 11-an de februaro.

Sankta
Blazio de Sebastea
Episkopo, sanktulo
Persona informo
Βλάσιος
Naskiĝo3-a jarcento
en Sivas
Mortoĉirkaŭ 316
en Sivas
Mortis promortpuno vd
Mortis persenkapigo vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojvd
Profesio
Okupopastrokuracistoanakoreto vd
Verkado
Verkojbeno de la gorĝoj vd
Episkopo de Sebastea
Sanktulo
FestotagoKatolika eklezio: 3-a de februaro
Orientaj eklezioj: 11-a de februaro
Atributojepiskopa bastono, kandelo
Patronecolanprilaboristoj, gorĝmalsanuloj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la kristana tradicio li konsideriĝas unu el la 14 helpantoj en mizero. Pro lia kuracista profesio li helpu kontraŭ kolmalsanoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ