Sankta Tradicio

La Sankta Tradicio (greke Ιερά Παράδοση, latine Traditio) estas [teologio|[teologia]] koncepto de kelkaj kristanaj konfesioj, precipe la katolika, la anglikana, la okcidente kaj la oriente ortodoksaj, rilate al la fontoj de la ekleziaj instruo kaj aŭtoritato.

La vorto «tradicio» estas prenita de la latina trado, tradere signifanta doni, liveri,testamenti. Parton de lareligia instruo estas skribita en Biblio (la Sankta Skribo kiun konservas kajtransdonas la Sankta Tradicio), kaj parto estas krome transdonita per la vivo de la vivantaj laŭ ĝia instruo. Lainstruo de Tradicio estas travivata kaj pludonata per la vivo de tiuj, kiuj vivis laŭ tia instruo, laŭla ekzemplo de Kristo kaj de la Apostoloj. Tiun eternan pludonadon de lainstruo de la Tradicio oni nomas la viva Tradicio. Ĝi estas ladissendo de la instruo de Tradicio de unu generacio al la venontaj.

Interalie, en la frazo el 3Joh (13, 14):

Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi perinko kaj kano; sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolosvizaĝon kontraŭ vizaĝo.

la ortodoksaj teologoj vidas ateston, laŭ kiu ne tutan sian sperton laapostolo lasis en formo skriba; iujn aferojn li transdonis per la vivakomunikado; ion oni transdonas per neskribita tradicio.