Sara Curruchich

Sara Curruchich Cúmez (naskiĝinta la 25-an de julio 1993 en San Juan Comalapa en la Chimaltenango en Gvatemalo), estas kantaŭtoro kaj komponistino de majaa deveno.

Sara Curruchich
Persona informo
Naskiĝo25-an de julio 1993 (1993-07-25) (30-jaraĝa)
en San Juan Comalapa, Ĉimaltenango,  Gvatemalo
ŜtatanecoGvatemalo
Okupo
Okupokantistokomponisto • homrajta aktivulo
vdr

Sara Curruchich kantas kun la grupo Cakchiquel kaj aktive defendas la rajtojn de la virinoj kaj tiujn de la indiĝenaj popoloj. Ŝi ludas kaj la gitaron kaj la marimbon. En 2015 ŝi fariĝis populara en sia lando kun la kanto "Ch'uti'xtän" ("Knabino").

Biografio

En 2009 ŝii komencis siajn studojn pri muziko, kun la celo esti muzikinstruistino. Paralele al ŝia muzikinstrua laboro[1] ŝi daŭrigis verki kantojn, kiuj aliras temojn kiel la respekto de la naturo , la tero, la komunumoj kaj la memoroj de la majaaj popoloj.

Ŝi komencis verki kantojn en la hispana, en la kakĉikela, verkante kelkajn kantojn sole en la hispana, aliaj sole en la kakĉikela kaj iuj kunfandante ambaŭ lingvojn, ĉar ŝi opinias ke tio estas rimedo por por antaŭengi sian denaskan lingvon aŭ reafirmi la identecon kaj la scion de la majaaj komunumoj[2].

Ŝi fariĝas aparte konata en Gvatemalo pro la balado Ch'uti'xtän («Knabino»), kiu en 2015 estis ege populara kanto sur la elsendfluaj platformoj de sociaj retejoj kaj transformis ŝin en ikonon, kiu reprezentas la lukton de la indiĝenaj virinoj[1]. Kiam kontaktita de gazetaraj raportistoj ŝi regule denuncas la okupadon de la indiĝenaj teroj fare de plurnaciaj entreprenoj, samkiel la atakojn kaj la murdojn de indiĝenaj gvidantoj kiuj alstrebas resti sur iliaj teroj kaj rezisti al tiuj entreprenoj. Ŝi estas same kunlaborantino de la gvatemala ento ĉe la Unuiĝintaj Nacioj Virinoj (la ento de la Unuiĝintaj Nacioj por la egaleco de la seksoj kaj la aŭtonomigo de la virinoj). Ŝi engaĝas ankaŭ kontraŭ la perforto kontraŭ virinoj. Ŝi ankaŭ estas kultura manaĝero kaj instruas muziklaborrenkontiĝojn en bazkomunumoj ĉie en Gvatemalo.

En 2015 ŝi ankaŭ estis nomata «Breakout Artist» de la Fondumo Dante Alighieri[3].

Sara Curruchich kundividas ankaŭ la scenejon kun la aŭtoro-komponisto-interpretisto Fernando López kaj la majaa rokenrola grupo Sobrevivencia, kiu kantas en la lingvo mam (mam: kyoola). Ŝi koncertis ankaŭ kune kun la filharmonia orkestro de Dresden[4].

En 2020 ŝi lanĉas projekton de kompilado de muziko de indiĝenaj virinoj celante poste transformi la projekton al festivalo de indiĝena muziko[5]. En Spotify ŝi kreis ludliston kun kantoj de indiĝenaj kantistinoj[6].

Kantaro (elekto)

Ŝia muziko miksas diversajn ĝenrojn kiel ekzemple roko, popola kaj tradicia majaa kakĉikela muziko[7]. Per ŝia muziko, ŝi festas sian indiĝenan heredaĵon kaj elstarigas la rezistecon de siaj inaj prapatroj spite al subpremo[2].

(2015) Ixoqi (Virinoj)

(2016) Resistir (Rezisti)

(2017) Ralk'wal Ulew (Infanoj de la tero»)

(2019) KD Somos (Ni estas)

(2021) KD Mujer Indígena (Indiĝena Virino), plena de sonoj kiuj prezentas al ŝia spektantaro novajn kulturajn taktojn kaj kantojn portantaj potencajn mesaĝojn kiuj voĉigas la forton, ekziston kaj irendan vojon de indiĝenaj virinoj tra la mondo[7].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Majaoj

Kakĉikela lingvo

Marimbo

Eksteraj ligiloj

Ralk'wal Ulew (Infanoj de la tero»), jutuba muzikfilmeto

Ixoqi' (Virinoj), jutuba muzikfilmeto

Tiempo de Mujeres. Festivalo por la egaleco.