Schüblersche Choräle

La Schüblerschen Choräle (ĥoraloj de Schübler) estas ses ĥoralaranĝaĵoj por orgeno de Johann Sebastian Bach (Originala titolo: Ses ĥoraloj diversmanieraj). Aparte „Wachet auf“ kaj „Kommst du nun, Jesu, vom Himmel herunter“ apartenas al la plej famaj orgenverkoj de Bach. La melodion de la pli lasta oni pli bone konas sub la teksto de „Lobe den Herren“ – per la submetado de la nekonata teksto ĉi tiu kolekto estas alordigebla al la fino de la liturgia jaro kaj al advento.

Titolpaĝo de la originala eldono el la jaro 1746

Ekesto kaj ludebleco

La ekzakta ekestotempo de la kolekto estas nekonata; la originalan presadon prizorgis en 1748/1749 Johann Georg Schübler en Zella; al li ĝi dankas ankaŭ sian nomon. Kvin el la ses komponaĵoj estas aranĝaĵoj de konserviĝintaj kantatomovimentoj. Por la sesa oni supozis kiel fonton la nur fragmente konserviĝintan kantaton 188 [1]; ĉi tio tamen restas spekulado.

La komponaĵoj eble estis elektitaj komence laŭ la distingilo de facila ludebleco; la plej multaj komponaĵoj estas nur trivoĉaj, kaj ilia pedalbaso prezentas aŭ la kanton firman aŭ servas kiel ritme simple verkita harmonia apogilo por la suprovoĉoj. Iomete pli malfacilaj estas la kvarvoĉaj komponaĵoj „Wer nur den lieben Gott lässt walten“ kaj „Meine Seele erhebt den Herrn“. – En ĉilasta ankaŭ la pedalaro partoprenas egalrajte kun la du voĉoj de la maldekstra mano je la trakondukado kaj prilaborado de la temoj.

Superrigardo super la komponaĵoj

N-roBWVTitoloTaktspecoTonaloOriginalo
  1BWV 645Wachet auf, ruft uns die StimmecE♭-maĵoroBWV 140/4 (= BC A 166/4)
  2BWV 646Wo soll ich fliehen hince-minoro
  3BWV 647Wer nur den lieben Gott lässt waltencc-minoroBWV 93/4 (= BC A 104/4)
  4BWV 648Meine Seele erhebt den Herrn6/8d-minoroBWV 10/5 (= BC A 175/5)
  5BWV 649Ach bleib bei uns Herr Jesus ChristcB♭-maĵoroBWV 6/3 (= BC A 57/3)
  6BWV 650Kommst du nun, Jesu, vom Himmel herunter9/8G-maĵoroBWV 137/2 (= BC A 124/2)

Pluaj gravaj kolektoj de ĥoralpreludoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj