Seksa proporcio

Seksa proporcio estas proporcio de maskloj al femaloj en difinita populacio.

Pri la homa seksa proporcio tre interesiĝas antropologoj kaj demografiistoj. Ĉe homaj societoj, tamen, seksaj proporcioj ĉe naskiĝo povas esti konsiderinde tuŝitaj de faktoroj, kiaj la aĝo de patrino ĉe nasko,[1] kaj pro seksoselekta abortigo kaj infanmortigo. En 2014, la CIA ĉirkaŭkalkulis, ke la mondampleksa seksa proporcio je nasko estis 107 infanoj por 100 infaninoj (934 inoj por 1000 maskloj),[2] kvankam dum la finaj 1990-aj jaroj estis informoj, ke la proporcio de viroj por virinoj estis malpliiĝanta tro rapide.[3] En 2010 la tutmonda homa seksa proporcio ĉe plenkreskuloj estis de 986 virinoj por 1000 viroj kaj tendence al iomete malpliiĝo de virinoj al 984 por 1000 viroj en 2011.[4]

Referencoj