Sergej Prokofjev

rusa komponisto, pianisto kaj dirigento

Sergej Sergejeviĉ PROKOFJEV (ruse Сергей Сергеевич Прокофьев; naskiĝis la 23-an de aprilo 1891 en vilaĝo Soncovka, Baĥmuta distrikto Ekaterinoslava gubernio, Rusia Imperio (nun - Ukrainio) mortis la 5-an de marto 1953 en Moskvo estis rusia komponisto, pianisto kaj dirigento.

Sergej Prokofjev
Bazaj informoj
Naskiĝo23-an de aprilo 1891 (1891-04-23)
en Sontsivka, Jekaterinoslava gubernio,  Rusia Imperio
Morto5-an de marto 1953 (1953-03-05) (61-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Edz(in)oLina Llubera • Mira Mendelssohn
Ĝenrojaltkultura muziko, baleto, konĉerta muziko, simfonia muziko
Profesiokomponisto, dirigento,
Instrumentojpiano,
Aktivaj jaroj18961953
Retejowww.sprkfv.net
Sergej Prokofjev
Persona informo
Сергей Сергеевич Прокофьев
Naskiĝo23-an de aprilo 1891 (1891-04-23)
en Sontsivka, Jekaterinoslava gubernio,  Rusia Imperio
Morto5-an de marto 1953 (1953-03-05) (61-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortis percerba sangado vd
TomboNovodeviĉje tombejo vd
Religioateismo vd
Lingvojrusa vd
ŜtatanecoRusia ImperioSovetunio vd
Alma materSankt-Peterburga Konservatorio vd
Subskribo Sergej Prokofjev
Familio
Edz(in)oLina Llubera • Mira Mendelssohn vd
InfanojOleg Prokofiev vd
Profesio
Okupokomponistopianistodirigento • koreografo • muzikologo • filmkomponisto • aŭtoro • libretisto vd
Laborkampoŝakomuziko vd
Verkado
VerkojSymphony No. 1 ❦
Symphony No. 4 ❦
Symphony No. 2 ❦
La Amo por Tri Oranĝoj ❦
Petro kaj la Lupo vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

La patro Sergej Aleksejeviĉ Prokofjev (1846 - 1910) origina el familio de negocistoj estis manaĝero de la loka bieno aparteninta al Dmitrij Soncov, lia kunstudanto. La patrino Maria Grigorjevna Prokofjeva (n.Ĵitkova) (1855 - 1924) haskiĝis en Sankt-Peterburgo, kie finis gimnazion kun la ora medalo. Ŝi estis duone svedino.

Ŝi kiel perfekta pianistino estis la bona mentorino de sia talenta filo, kiu komponis sian unuan verkon por piano "La hindia galopo", kiam li aĝis nur kvin kaj duono jarojn. Ĝin notigis la patrino, sed baldaŭ Sergej mem povis enskribi notojn.

Ekde 1904 li studis en la Sankt-Peterburga Konservatorio, kiun sukcese finis kiel komponisto - en 1909, kiel pianisto - en 1914, kiam li gajnis la konkuradon inter kvin plej bonaj studentoj dum plenumo de sia "Unua koncerto por piano op. 10". Pro ĝi oni dekoraciis lin per la ora medalo, honora premio de Anton Rubinŝtejn kaj prestiĝa vostpiano.

En 1908 li komencis koncerti kiel pianisto kaj dirigento.

Maje de 1918 li forveturis gastroli eksterlande: en Japanio, Usono, Kubo, kelkaj eŭropaj landoj. En 1936 li revenis la patrujon kaj ekrezidis en Moskvo.

En 1948 li estis submetita al ruiniga kritiko pro formalismo. Lia "Sesa simfonio" (1946) kaj la opero "La Rakonto de Vera Viro" estis kritikitaj kiel nerespondecaj al la koncepto de socialisma realismo.

Sano de la majstro fine de la 40-aj jaroj severe malfortiĝis. Tial li preferis troviĝi en sia somerdomo situanta apud Moskvo. Li sekvis striktan medicinan reĝimon, sed laboris plu - samtempe li komponis sonaton, simfonion kaj baleton. Vintron li kutime pasigis en Moskvo, en la komuna apartamento. Tie Sergej Prokofjev mortis la 5-an de marto 1953 pro nova hipertensia krizo.

Li mortis samtage kun Josif Stalin tiama gvidinto de Sovetunio, kies funebra ceremonio okazis apude de lia loĝejo, tial aŭdiado kaj sepulto en la moskva Novodeviĉje tombejo estis tute nerimarkitaj.

Familio

Sergej Prokofjev estis dufoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Lina Ivanovna Kodina (hispane Carolina Codina) (1897—1989), kun kiu li konatiĝis en Hispanio en 1919. Ŝi estis filino de rusaj enmigrintoj. En 1923 en la germana urbo Ettal okazis ilia geedziĝo, post kiu ŝi nomiĝis Lina Prokofjeva. La geedzoj havis du filojn: Svjatoslav (1924—2010) kaj Oleg (1928—1998). Laŭ tiamaj sovetiaj leĝoj la geedziĝo okazinta eksterlande estis malvera kaj nevalida. Ekde 1941 ili vivis separe.

La 15-an de januaro 1948 en Moskvo Sergej edziĝis al Mira Aleksandrovna Mendelson (1915—1968), kiu prenis la familian nomon de sia edzo kaj iĝis Mira Prokofjeva.

Prokofjev tombo

Ĉefverkoj

Operoj

Entute 11

  • "Maddalena" (1913)
  • "La Ludanto" (1916)
  • "Amo al tri Oranĝoj"(1919)
  • "Semen Kotko"(1939)
  • "Fianĉiĝo en monaĥejo"(1940)
  • "Milito kaj Paco" (1952)

Baletoj

Entute 7

  • "La Rakonto de la bufono sep samulojn reŝerĉinta" (1915-1920)
  • "Trapezo" (1925)
  • "La Erarinta Filo" (1928)
  • "Sur la Dnepro" (1930)
  • "Romeo kaj Julieta" (1936)
  • "Cindrulino"(1944)
  • "la Rakonto de la ŝtona floro"(1950)
Unurubla jubilea monero

Kantato

  • "Aleksander Nevskij"

Simfonia fabelo

  • "Peĉjo kaj lupo"

Ceteraj muzikaĵoj

  • Du koncertoj por piano kaj orkestro (1912, 1913, 2-a eldono 1923)

Rekompencoj

Muzeo en Moskvo

Memoro

  • Muzeo en lia naskiĝejo (Soncovka);
  • Muzeo en Moskvo;
  • Kelkaj monumentoj;
  • Kelkaj muziklernejoj portas lian nomon;
  • En 1991 oni emisiis unurublan moneron omaĝe al la 100-jara jubilieo de S.Prokofjev;
  • Samjare aperis la poŝtmarko;
  • Unu el flugiloj de Aeroflot nomiĝas "Prokofjev";
  • Internacia flughaveno Donecko portas lian nomon.

Liaj libroj

  • "Kurta aŭtobiografio" (1961)
  • "Taglibro 1907-1933" (2002)
  • "Rakontoj" (2003)

Eksteraj ligiloj