Shrek (serio)

Shrek (prononco: [Ŝrek]; esperantigita: Ŝreko) estas perkomputile farita animacia filmserio laŭ motivoj de fabela libro Shrek!, kiun en la jaro 1990 verkis William Steig. La unua filmo de la serio estiĝis en studio "DreamWorks Animation" frunte kun reĝisoro Andrew Adamson en la jaro 2001. En la sama jaro ĝi gajnis kiel entute unua filmo la Oskar-premion en kategorio "plej bona tutvespera animacia filmo".

Ŝreko, la ĉefa rolulo de la serio

Filmoj

Shrek (2001)

Ŝreko (Shrek) estas malafabla kaj malicia ogro, kiu loĝas sole sed kontente en sia izolita marĉo, timigante lokalajn vilaĝanojn. Iun tagon, multaj fabelaj estaĵoj ekaperas en la marĉo. Ili diras al Ŝreko, ke ili estis ekziligitaj el ilia lando, Duloko (Duloc), de la registo, Sinjoro Farkvado (Lord Farquaad). Ŝreko decidas iri renkonti Farkvadon persone, sed li ne scias la vojon, do li akceptas, ke la multparolanta Azenĉjo (Donkey), unu el la ekziligitaj estaĵoj, gvidi lin.

En Duloko, Farkvado konsentas redoni al Ŝreko sian kvietan marĉon sen invadantoj se la ogro kompletas taskon por li. La tasko konsistas en savi la Princinon Fionon (Princess Fiona) el la plej alta turo de fortiko gardita de terura drako kaj alporti ŝin al Duloko. Farkvado planas edziĝi kun Fiona por fariĝi vera reĝo. Ŝreko akceptas la proponon kaj iras kun Azenĉjo al la fortiko.

Ĉe la fortiko, Ŝreko kaj Azenĉjo savas Fionon nekutime. Azenĉjo ankaŭ malkovras, ke la "terura drako" estas efektive afabla drakino kaj enamiĝas kun ŝi. En la vojaĝo de la tri reen al Duloko, Ŝreko kaj Fiono enamiĝas. Tamen, pro iu misaŭdita parolo inter Fiono kaj Azenĉjo pri la ĉiutaga transformo de Fiona en ogrino, Ŝreko havas kverelon kun Fiono.

Dum la nupto de Farkvado kaj Fiono, Ŝrek invadas la preĝejon kaj protestas, ke li amas Fionon. La drakino mortigas kaj manĝas Farkvadon antaŭ la geedzoj Ŝreko kaj Fiono, en sia ogrina formo, kisas.

Shrek 2 (2004)

Ŝreko kaj Fiono vivas sole kaj feliĉe en la marĉo, kun okazaj vizitoj de Azenĉjo. Iun tagon, ili ricevas oficialan inviton el la Tre Malproksima Rêglando (Kingdom of Far Far Away) por viziti la palacon kaj festi lian edzecon. La reĝo Haroldo (Harold) kaj reĝino Liliano (Lillian) — la patro kaj patrino de Fiono — ne scias, ke ilia filino iĝis daŭra ogrino kaj edziĝis kun alia ogro. Post tre longa vojaĝo en pompa ĉaro, la trio estas male ricevita de la popolo de Tre Malproksima Reĝlando, kiu pensis, ke Ŝreko estis ĉarma princo kaj ne scias pri la transformado de Fiono. Post kverelo inter Ŝreko kaj Haroldo dum la vespermanĝo, Fionon vizitas sia Fea Baptopatrino (Fairy Godmother), kiu volas, ke Fiono edziĝu sian filon, la Princo Ĉarma (Prince Charming). Fea Baptopatrino ankaŭ devigas Haroldon kunlabori kun ŝian planon, do Haroldo iras al la drinkejo La Venena Pomo, kie li luas misteran ogromurdiston por mortigi Ŝrekon.

Haroldo ŝajnigas pardonpeton kun Ŝreko kaj demandas al la ogro, ke li partoprenas en trompa "ĉaso" kun li. Je la sekvanta mateno, Ŝreko kaj Azenĉjo iras al la loko en la arbaro donita de Haroldo, kie ilin trovas la Virkato en Botoj (Puss in Boots), kiu Haroldo luis. Tamen, anstataŭ mortigi Ŝrekon, Virkato amikiĝas kun li, iomete ĵaluziĝante Azenĉjon. La trio iras al la laborejo de Fea Baptopatrino, kiu ili ŝtelas la pocion Eterne Felicaj, kies efiko estas repacigi rilatojn. Azenĉjo drinkas la pocion por testi ĝin kaj transformiĝas en blanka ĉevalo, dum ke Ŝreko drinkas ĝin poste kaj transformiĝas en bela viro (la pocio ankaŭ afektas Fionon, kiun retransformiĝas en bela virino, sia originala formo). Sciantaj de la ŝteleco, Fea Baptopatrino kaj Princo Ĉarma ekspluatas la situacion ŝajnigante, ke Princo Ĉarma estas Ŝreko post kiam li trinkis la pocion al la reĝpopolo. La reĝo farigas feston kie Fea planas edizigi Princon Ĉarman kaj Fionon pere de ampocion donita de Haroldo al sian filinon.

Post kiam ili provas aŭskulti parolon inter Fea Baptopatrino kaj Haroldo, la trion (Ŝreko kaj Azenĉjo en siaj novaj formoj) arestas reĝgardistoj. Tamen, kun helpo de iuj fabelaj estaĵoj kiuj estas iliaj amikoj, ili eskapas el la kaptit-turon. La grupo invadas la palacon, kie Ŝreko interrompas la feston dum ke Princo Ĉarma kisas balbutan Fionon, kiu supozeble trinkis la ampocion. Sed Haroldo malkaŝas, ke Fiona ne efektive trinkis ĝin, pro li ne donis ĝin al ŝi. Fea Baptopatrino provas ataki Ŝrekon kun mortsorĉo, sed Haroldo protektas lin sinĵetante antaŭe. La sorĉo resaltas al Fea Baptopatrino, mortigante ŝin, dum ke Haroldo retransformiĝas en bufo, sia originala formo. Ŝreko kaj Fiono kisas do ili (plus Azenĉjo) revenas al iliaj originalaj formoj.

Shrek the Third (2007)

Haroldo mortas kaj Ŝreko heredas la tronon, farigânte reĝon de Tre Malproksima. Ŝreko ne adaptiĝas bone al sia nova vivo kiel reĝo, do li devas serĉi la sekvan plej proksiman heredanton: la adoleskulo Arturo Pendragono (Arthur Pendragon). Ŝreko, Azenĉjo kaj Virkato eknavigas en ŝipo renkonte al la universitato kie Arturo studas en Worcestershire, sed ne antaŭ Fiono malkaŝas, ke ŝi estas graveda, prizorgante Ŝrekon. Post kiam la grupo alvenas en Worcestershire kaj renkontas Arturon, la junulo ne volas fariĝi la novan reĝon, sed lia opinio grade ŝanĝas.

Dume, Princo Ĉarma deziras venĝon pro sia hontiga vivo kaj la morto de sia patrino, do li varbas plurajn abomenulojn por formi lian armeon.

Kun helpo de la mallerta sorĉisto Merlino (Merlin), kiu estas la profesoro de Arturo, Ŝreko kaj siaj amikoj povas reveni al Tre Malproksima, sed la malbone farita sorĉo interŝanĝas la korpojn de Azenĉjo kaj Virkato. Kiam la grupo alvenas al la reĝlando, ĝi estas almilitita de la armeo de Princo Ĉarma. Do Ŝreko, siaj amikoj kaj la princinoj (la infantamikinoj de Fiono) devas alfronti Princon Ĉarman kaj sian malbonecan armeon.

Antaŭ Princo Ĉarma povas mortigi Ŝrekon, Arturo konvinkas la abomenulojn, ke ili ne estas perdintoj, do ili rezignas sian lukton. Princo Cârma laŭŝajne mortas post kiam apogilturo falis sur lin.

En la fino de ĉi tiu filmo, Ŝreko renkontas siajn gefilojn, la ogridojn.

Shrek Forever After (2010)

En la festo de naskiĝtago de unu el siaj gefiloj, Ŝreko ege koleriĝas. Tedita de sia nova vivo kiel patro kaj popularulo, li mankas siajn malnovajn tempojn kiel izolita ogro. Promenante sole en la arbaro, li renkontas la ruzan Rumpelstiltskinon (Rumpelstiltskin), aŭ simple Stiltskino, kiu ofertas magian kontrakton por revivi unu el siaj malnovaj tagoj en interŝanĝo por forstreki ajnan alian tagon de sia vivo. Stiltskino sekrete volas forstreki la naskiĝtagon de Ŝreko por mortigi lin, akirante la tronon de Tre Malproksima ĉar Haroldo kaj Liliano subskribus lian kontrakton se Ŝreko ne savus Fionon. Ŝreko subskribas la nove ofertitan kontrakton, sed poste rimarkas, ke li estas en alia templinio kiam neniu, inkludante Fiono, Azenĉjo kaj Virkato, konas lin.

Roluloj

Herooj

  • Ŝreko (Shrek)
  • Azenĉjo (Donkey)
  • Fiono (Fiona)
  • Virkato en Botoj (Puss in Boots)
  • Drakino (Dragon)
  • Reĝo Haroldo (King Harold)
  • Reĝino Liliano (Queen Lillian)
  • Arturo Pendragono (Arthur Pendragon)
  • Merlino (Merlin)

Kontraŭuloj

  • Sinjoro Farkvado (Lord Farquaad)
  • Fea Baptopatrino (Fairy Godmother)
  • Princo Ĉarma (Prince Charming)
  • Rumpelstiltskino (Rumpelstiltskin)

Vidu ankaŭ

  • Ogroj, mitaj gigantaj homvoruloj