Simliŝa

fikcia lingvo

Simliŝa lingvo(angle Simlish) estas fikcia lingvo kiu estis speciale desegnita por la videoludo "Sims". La eldonisto pripensis ke estus tre multekosta sinkronizi (fare de voĉaktoroj) la vortojn de Sims en ĉiuj lingvoj de la ludantoj. Tial estis inventita la 'Simliŝa' parolata de Sims, la roluloj en Sims, Sims 2 kaj Sims 3. La lingvo konsistas el pecoj de la ukraina, franca, latina, finna, la angla, fiĝia kaj tagaloga (la lingvo kiun oni parolas en la Filipinoj) por krei propran lingvon. Multaj kantoj estis tradukitaj en 'Simlish', ekzemple "Smile" (rideto) de Lily Allen.

Simlish estas parolita de Sims, la fikciuloj en La Sims, La Sims 2 kaj La Sims 3.[1]

Frazoj en la simliŝa

Ĉiuj ĉi frazoj estas de The Sims 

  • Vira Sims parolanta - "Homina blastima."
  • Virina Sims parolanta - "Enama polap."
  • Infano Sims parolanta - "Sizzaza Za" kaj "The sungoos keekaf terweek."
  • Virina Sims ludanta 'arcade'-ludojn - "Itwack, itcack."
  • Plenkreska Sims parolanta je la telefono - "A Beboo."
  • Infano Sims enirante aŭtobuson - "Yabba doochia."
  • Plenkreska vira Sims dirante adiaŭon - "Mal-Mal."

Parolata Simlish

SimlishEsperanto
Sul SulSaluton
Ragen PlagaMi deziras dormi
Urr rahhOlala
MyshunoLudo
NooBooBebo
Soon SoonĜis la
AragandaForiru

Referencoj

Eksteraj ligiloj