Skota malfermo

ŝaka ludkomenco 1. e4 e5 2. ♘f3 ♞c6 3. d4

La Skota malfermo estas en ŝako unu el la Malfermoj de la reĝa peono, kies karakterizaj unuaj movoj estas: 1.e4 e5; 2.Ĉf3 Ĉc6; 3.d4

Skota malfermo
abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
ECOC44–C45
vdr

La antaŭeniro de la blanka peono d2-d4 celas malfermi la centron. Ĝi tiel nomiĝis en 1824 okaze de perpoŝta matĉo inter la urboj Londono kaj Edinburgo. Pro la fakto ke tiu malferma sistemo ne vere ĝenas la Nigrojn, oni ne plu ofte ludas ĝin en la gravaj renkontiĝoj.

Unuaj karakterizaj movoj
abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
1. e4 e5
2. Ĉf3 Ĉc6
3. d4

En tiu tuja korp-ĉe-korpa batalo, la Blankoj ne longe kapablas konservi la avantaĝon de la komenc-movo, kiel videblas en la jena analizo :

3. .... exd !

La plej bona, ĉar ekzemple okaze de 3. ..., d6, (kio rezultas al defendo Philidor post malsama ordo de la movoj, sekvas 4. dxe ktp kiu ebligas al la Blankoj interŝanĝi la damoj, samtempe "malarokigante" la Nigrojn, do realigante avantaĝon, ja magran, tamen uzeblan.

4. Ĉxd4, ...

Se anstataŭ regajni la ĵus perditan peonon, la Blankojn preferas plu disvolviĝi per 4. Kc4, (Skota gambito), ili ja montras energion sed ne sufiĉan por ĉanceligi la kontraŭuloj, kiel oni povas konstati jene:

4. ..., Kc5; 5. O-O, d6; 6. c3, Kg4; 7. Db3, Kxf3; 8. Kxf7+, KF8; 9. Kxg8, Rxg8; 10. ĝf, ... kun avantaĝeto por la Nigroj.

Ekzistas ankaŭ varianto: 4. c3, (gambito Göring), kiu kvankam tre ofte ne favora, alvenigas al komplikaj sed interesaj situacioj. Ĝi povas utili por surprizi la kontraŭulon, kiu povas jen akcepti la peonon (4. ..., dxc), jen ĝin ignori per 4. ..., d5 (tiam sekvos 5. exd, Dxd5; P. cxd, Kg4) aŭ per 4. ..., d3 (por eviti la blanka opkupado de la centro per cxd)

4. ..., Kf8-c5!Tio elirigas pecon samtempe atakante la centra pozicion de la kontraŭa rĝa ĉevalo. Malpli efikas la aliaj variantoj:

4. ..., d7-d6. Pasiva defendo, ĉar ĝi sufokas la reĝan kurieron.
'4. ..., Ĉc6xd4. Malfavora interŝanĝo, ĉar ĝi ebligas al bona blanka peco plencentre instaliĝi. Efektive, post 5. Dxd4, Df6 (provo forpuŝi la blanka Damo el ĝia potenca posteno) 6. e5!, Db6; 7. Ke3!, Dxd4; 8. Kxd4 la nigra posicion restas, malgraŭ la interŝanĝo de la Damoj, premata de la centra kuriero (d4) kaj de la blokanta peono (e5) de la Blankoj.
4. ..., Dh4. tro frua eliro, blufanta.
4. ..., Ĉf6. Ne malbone, sed oni ne povas esperi pli ol sendecida partio.

5. Kc1-e3, ...

Disvolviĝo de nova peco, samtempe protektante la centra Ĉevalo (d4) kaj ankaŭ kreante lertan minacon gajni pecojn per 6. Ĉd4xc6 kaj poste 7. Kxc5.

5. ..., Df6.

Daŭrigante la lokalan batalon ĉirkaŭ la Ĉevalo d4.

6. c3, Ĉe7.

Pozicio post la 6a movo
abcdefgh
8a8b8c8d8e8f8g8h88
7a7b7c7d7e7f7g7h77
6a6b6c6d6e6f6g6h66
5a5b5c5d5e5f5g5h55
4a4b4c4d4e4f4g4h44
3a3b3c3d3e3f3g3h33
2a2b2c2d2e2f2g2h22
1a1b1c1d1e1f1g1h11
abcdefgh
La Nigroj sukcesis bonan disvolviĝon.