Slint

Slint estis usona rok-bando el Louisville (Kentukio), formita en 1986. La bando konsistis el Brian McMahan (gitaro, voĉo), David Pajo (gitaro), Britt Walford (drumoj, voĉo), Todd Brashear (basisto en Spiderland), kaj Ethan Buckler (basisto en Tweez). La unua albumo de Slint, nome Tweez, estis registrita de inĝeniero Steve Albini en 1987 kaj publikigita neamplekse en la diskeldonejo Jennifer Hartman Records en 1989. Ĝi estis sekvita du jarojn poste de la kritike pli pozitive laŭdita Spiderland, publikigita en la sendependa diskeldonejo Touch and Go Records.

Slint
Persona informo
TTT
Retejohttp://www.slintmusic.com/
vdr

La bandanoj reunuiĝis sporade ekde 1990.[1]

Membroj

Kernaj

  • David Pajo – gitaro (1986–1990, 1992, 1994, reunuigoj)
  • Britt Walford – drumoj, gitaro, voĉo (1986–1990, 1992, 1994, reunuigoj)
  • Ethan Buckler – baso (1986–1987)
  • Brian McMahan – gitaro, voĉo (1986–1990, 1992, 1994, reunuigoj)
  • Todd Brashear – baso (1988–1990, 1992)

Iamaj turneaj membroj

  • Michael McMahan – gitaro (2005, 2007, 2013–2014)
  • Todd Cook – baso (2005, 2007)
  • Matt Jencik – baso (2007, 2013–2014)

Sesimuzikistoj

  • Tim Ruth – baso (1994)

Studialbumoj

  • Tweez (1989)
  • Spiderland (1991)

Referencoj

Eksteraj ligiloj