Sociaj studoj

En la usona eduksistemo, sociaj studoj estas la integrata studo de multaj fakoj de sociaj sciencoj kaj la homaj sciencoj, kiel historio, geografio, kaj politika scienco. La termino estis unuafoje stampita de usonaj edukistoj je la komenco de la 20-a jarcento kiel arigo de tiuj fakoj, same kiel aliaj kiuj ne kongruas kun la tradiciaj modeloj de malsupra edukado en Usono, tiel kiel filozofio kaj psikologio.[1]

Usona bildo por Sociaj Studoj.

En 1912, la usona eduksistema servo "Bureau of Education" (malkonfuzenda kun ties sukcedanta agentejo, nome la "United States Department of Education") estis taskigita de la tiama Usona Sekretario de la Internaĵo nome Franklin Knight Lane por la kompleta restrukturigo de la usona eduksistema servo por la 20-a jarcento. Kiel reago la "Bureau of Education", kune kun la "National Education Association", kreis Komisionon por la Reorganizado de la Mezedukado. Tiu Komisiono estis formita de ĝis 16 komitatoj (17a estis establita du jarojn poste, en 1916), el kiuj ĉiu estis taskigita por la reformo de po specifa aspekto de la usona eduksistema servo. Elstara inter tiuj estis la Komitato pri Sociaj Studoj, kiu estis kreita por plifirmigi kaj normigi variajn fakojn kiuj ne estis kongruintaj kun la ĝistiama normala lerneja studobjektaro en nova objekto, nome "la sociaj studoj."[2]

Notoj