Socialisma Respubliko Rumanio

eksŝtato (1947–1989) en Eŭropo

La Socialisma Respubliko Rumanio (rumane Republica Socialistă România, RSR) estis unupartia socialisma ŝtato kiu ekzistis oficiale el 1947 al 1989. El 1947 al 1965, la ŝtato estis konata kiel Rumana Popola Respubliko (Republica Populară Romînă, RPR). La lando estis membro de la Varsovia Pakto, nome ŝtato de la Orienta Bloko kun hegemonia rolo por la Rumana Komunista Partio enmetite en la landa konstitucio.

Rumana Popola Respubliko
(1947–1965)
Socialisma Respubliko Rumanio
(1965–1989)
Plena origina nomo:
Republica Populară Romînă
(1947–1965)
Republica Socialistă România
(1965–1989)
19471989

historia lando • socialisma ŝtatosatelita ŝtatorespubliko • komunisma reĝimo
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
238 391 km² 1987
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
23 102 000 • 1987
Ŝtat-strukturo
Zdrobite cătușe (1948–1953)
Te slăvim, Românie (1953–1975)
E scris pe tricolor Unire (1975–1977)
Trei culori
(1977–1989)
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Reĝlando de RumanioReĝlando de Rumanio
Postsekvaj ŝtatoj:
RumanioRumanio
Elstaraj historiaj eventoj
Ĝenerala sekretario
• 1945–1965Gheorghe Gheorghiu-Dej
• 1965–1989Nikolae Ĉaŭŝesku
Ŝtatestro
• 1947–1952Constantin Parhon
• 1967–1989Nikolae Ĉaŭŝesku
Diplomatiaj Rilatoj

Varsovia Kontrakto

vdr

Dum la Dua Mondmilito finis, Rumanio, iama lando membro de la Akso, estis okupita de Sovetunio, kiel reprezentato de la Aliancanoj. La 6-an de marto 1945, post amasmanifestacio de komunistaj simpatiantoj kaj politika premo fare de la sovetaj reprezentantoj, oni instalis novan porsovetian registaron kiu inkludis membrojn de la antaŭe eksterleĝigita Rumana Komunista Partio. Laŭgrade pliaj membroj de la Komunista Partio kaj de la komunistemaj partioj akiris kontrolon de la administracio kaj la politikestroj de antaŭmilito estis rapide forigitaj el la politika vivo. En Decembro 1947, la reĝo Mikaelo estis devigita abdiki kaj estis proklamita la Rumana Popola Respubliko.

Dekomence, la malbundaj rimedoj dum la postmilito en Rumanio estis eĉ kontrolitaj de la "SovRom", nova impostoliberaj entreprenoj sovet-rumanaj, kio ebligis ke Sovetunio kontrolu la ĉefajn ekonomiajn rimedojn de Rumanio.[1] Alia malhelpo estis la postmilitaj reparacioj pagitaj al Sovetunio. En la 1950-aj jaroj, tamen, la komunisma registaro de Rumanio komencis permesi al Rumanio pli da sendependeco, ekzemple, per la retirigo de ĉiaj sovetaj trupoj el Rumanio ĉirkaŭ 1958.

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, Nicolae Ceaușescu iĝis Ĝenerala Sekretario de la Komunisma Partio (1965), Proparolanto de la Ŝtata Konsilio (1967) kaj atribuis al si la ĵus establitan rolon de prezidanto en 1974. La denunco fare de Ceaușescu de la Invado en Ĉeĥoslovakion de 1968 kaj mallonga ĉeso en la interna subpremado helpis al li akiri pozitivan bildon kaj enlande kaj en Okcidento. Tamen la rapida ekonomia kresko helpita de eksterklanda kreditaro laŭgrade preparis la vojon al malabundeco kaj politika subpremado kiu kondukis al la falo de lia totalisma regado en decembro 1989.

Granda nombro de personoj estis ekzekutitaj aŭ mortiĝis enprizone dum la ekzisto de la komunisma Rumanio, ĉefe dum la stalinisma epoko de la 1950-aj jaroj. Dum pure justicaj ekzekutoj inter 1945 kaj 1964 nombris 137,[2] mortoj enprizone estas ĉirkaŭkalkulitaj en dekoj[3] aŭ centoj da miloj.[4][5] Multaj pliaj estis enprizonigitaj pro politikaj, ekonomiaj aŭ aliaj tialoj kaj suferis mistraktojn, torturon kaj/au mortigon.

Membroj de Varsovia Traktato
⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀⠀ limo
limo Pollandolimo Rumaniolimo Bulgario
 Sovetuniolimo Hungario
 Orienta Germanio(1955-1989)limo Ĉeĥoslovakio

Notoj

Eksteraj ligiloj

  • ceausescu.org, retejo pri komunisma Rumanio
  • memorialsighet.ro, memora retejo dediĉita al la viktimoj de komunismo en Rumanio, baze sur informoj de la prizono Sighet