SoundCloud

SoundCloud estas interreta sonplatformo kiu permesas al sonproduktantoj alŝuti, registri, reklami kaj kunhavigi siajn originajn kreitajn sonojn[3].

SoundCloud
interkona retejo • interreta servo • music streaming service • cifereca distribuado • online community vd
Dumaŭgusto 2007 - nekonata/nuntempe
Jura formoRetkomunumo
FondintojEric Wahlforss • Alexander Ljung vd
SidejoLondono (jura sidejo)
Berlino (Branĉo Germanio)
LandoGermanio
Estr(ar)o
  • Alexander Ljung (fondinto & prezidanto de la estraro)
  • Kerry Trainor (Ĝenerala direktoro)[1]
  • Michael Weissman (COO)
  • Dave Haynes (Business Development)
  • Jamie Kantrowitz (Vorstandsdirektorin)
  • David Noël (Marketing)
Dungitoj247 (2017)[2]
Spezosumo108 milionoj de EUR (2018)
AgokampoMuzika industrio, enreta muzika servo (de)
TTTsoundcloud.com
vdr

Trajtoj

La ĉefa trajto de SoundCloud estas, ke la platformo permesas al uzantoj alŝuti sian muzikon per unikaj URL-oj. Tio ebligas integrigi sondosierojn ie ajn interrete, tiele ke la integritaj ligiloj ('embedded links') prezentiĝas kiel la muzikludilo de la platformo. Tiamaniere, premante la ludbutonon, vi povas ankaŭ aŭskulti la sondosierojn en aliaj retejoj, kio faciligas distribuadon de la muziko. Facebook kaj Twitter ofte estas kombinitaj kun SoundCloud por atingi pli larĝan publikon[4].

La sondosieroj videblas kiel sonondoj ("waveforms").

Alia grava trajto estas la kapablo sekvi aliajn uzantojn kaj "ŝati" aŭ "reposti" iliajn alŝutitajn dosierojn. Sekvante aliajn uzantojn, iliaj alŝutoj aperas en la tiel nomata 'fluo'.

La dosierformatoj apogataj de SoundCloud estas AIFF, WAVE (WAV), FLAC, ALAC, Ogg, MP2, MP3, AAC, AMR kaj WMA[5].

Referencoj

Vidu ankaŭ

EthnoCloud, platformo por kunlabori malkovri kaj akceli etne kaj kulture inspiritan muzikon en ĉiuj ĝenroj kaj ĉiuj regionoj de la mondo.

Eksteraj ligiloj