Sremska Kamenica

urbo en Serbio
19° 50′ 38″ O / 45.22194 °N, 19.84389 °O / 45.22194; 19.84389 (mapo)

Sremska Kamenica, (serbe Сремска Каменица, hungare Kamanc, germane Kamenitz, kroate Srijemska Kamenica) estas urboparto de Novi Sad (en urboparto de Petrovaradin) en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka en municipo de Petrovaradin. Ĝi estas konata per tio, ke ĉi tie agadis kaj mortis serba verkisto Jovan Jovanović Zmaj. Omaĝe de li tiama urbo portis nomon Zmajeva Kamenica.

Sremska Kamenica
serbe: Сремска Каменица, kroate: Srijemska Kamenica, hungare: Kamanc, germane: Kamenitz
kvartalo
Centro de la kvartalo
Oficiala nomo: Сремска Каменица
ŜtatoSerbio Serbio
DuoninsuloBalkano
RegionoVojvodino
DistriktoDistrikto Suda Bačka
MunicipoNovi Sad
Historiaj regionojHungara reĝlando Srem, Reĝlando SHS, SFRJ
Parto dePetrovaradin
MontaroFruŝka Gora
RiveroDanubo
SituoSremska Kamenica
 - alteco171 m s. m.
 - koordinatoj45° 13′ 19″ N 19° 50′ 38″ O / 45.22194 °N, 19.84389 °O / 45.22194; 19.84389 (mapo)
Areo30,2 km² (3 020 ha)
Loĝantaro11 967 (2011)
Denseco396,26 loĝ./km²
Unua skribmencio1237
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo21208
Telefona antaŭkodo(+381) 21
AŭtokodojNS
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Mapo pri Novi Sad (super Danubo), Petrovaradin (sub Danubo) kaj Sremska Kamenica (verda)
Mapo pri Novi Sad (super Danubo), Petrovaradin (sub Danubo) kaj Sremska Kamenica (verda)
Mapo pri Novi Sad (super Danubo), Petrovaradin (sub Danubo) kaj Sremska Kamenica (verda)
Vikimedia Komunejo: Sremska Kamenica
Vido al Sremska Kamenica
Preĝejo en Sremska Kamenica

Situo

Sremska Kamenica situas laŭ dekstra bordo de Danubo sur deklivoj de monto Fruška Gora geografie apartenanta al Srem.

Historio

En la 4-a jarcento romianoj, ekde la 10-a jarcento hungaroj vivis tie. La unua mencio pri la loko devenis el 1223 en formo "Camencz". Tiutempe la tuta regiono famis pri elstara vino. En la 15-a jarcento tiu loko estis centro de hungaraj husanoj, kion la katolika eklezio komencis draste forigi. Fine la husanoj forfuĝis. En 1408 Kamanc iĝis kampurbo. Fine de la 15-a jarcento la turkoj jam estis en la proksimeco, sekve daŭre alvenis serbaj rifuĝintoj. En 1526 la turkoj okupis la urbeton, kiun la Habsburgoj nur en la komenco de la 18-a jarcento povis akiri. Ĝis 1918 ĝi apartenis al Habsburga Imperio, al Szerém, poste al la baldaŭa Jugoslavio. En 2002 loĝis en Sremska Kamenica 11 205 homoj, (8806 serboj, 561 kroatoj, 358 jugoslavianoj, 256 hungaroj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ