Habsburgoj

aŭstra nobela familio

La Habsburgoj, anoj de la nobela dinastio Habsburg, dum pluraj jarcentoj (ĝis 1806, fino de la Sankta Romia Imperio) estis la dominanta nobela dinastio de Meza Eŭropo.El ĝi venis ŝtatestroj de Aŭstrio kaj Hispanio kaj imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.

Habsburgoj
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastio
Apero11-a jarcento vd
Fino1780 vd
Landoarkiduklando AŭstrioReĝlando de KastilioKronlando de Aragono • Ibera Unio • Reĝlando Portugalio vd
Dinastiaj rilatoj
FondintoGuntram the Rich vd
Branĉo deEtichonids vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Kastelo Habsburgo, la iama familia sidejo de la Habsburgoj

La nomo venas de Kastelo Habsburgo en la hodiaŭa komunumo Habsburgo la kantono Argovio (Svislando), kiu en la 12-a kaj 13-a jarcentoj estis la familia sidejo. Sian pralandaron la Habsburgoj definitive perdis en la jaro 1415, kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion. Nepo de la konstruinto de la kastelo, Otto la 2-a, kiel unua nomis sin "grafo de Habsburg". Li mortis en 1111. De 1108 la dinastio ĝenerale uzis tiun nomon.

La kariero de la habsburgoj estis kruta: Dum la jaro 1273 Rudolfo la 1-a iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kiun la familio estis regonta ĝis 1291, de 1298 ĝis 1308 kaj de 1438 ĝis 1740 (tri jarcentojn). De 1745 ĝis 1806 la imperion regis la parenca dinastio Habsburgo-Loreno.

Habsburgo-Loreno

En 1740 mortis imperiestro Karlo la 6-a sen viraj heredantoj. Lia filino Maria Terezia edziniĝis kun Francisko la 1-a Stefano de Loreno; ili ambaŭ fariĝis la pragepatroj de la nova dinastio Habsburgo-Loreno.

Habsburgo: Gravaj dinastianoj

Habsburga reglando en 1547

Kelkaj regantoj el la dinastio:

Sankta Romia Imperio: Habsburgo

Imperiestroj.

Hispanio

Reĝoj de Hispanio dum du jarcentoj, kaj dum 1581-1640 ankaŭ de Portugalio.

Habsburgo-Loreno: Gravaj dinastianoj

Kelkaj regantoj el la dinastio:

Sankta Romia Imperio: Habsburgo-Loreno

Imperiestroj.

Aŭstra imperio, ekde 1867 Aŭstrio-Hungario

Imperiestroj.

Ne-reganto:tronheredonto Franz Ferdinand, murdita 1914 en Sarajevo

Meksiko

Imperiestro.

Aliaj dinastianoj

Nekompleta listo.

Bildaro


Kora Kripto

En la Aŭgustena preĝejo en Vieno estas la Kapelo Loreto, sub kies planko troviĝis la Kora Kripto (Herzgruft) kie en 54 arĝentaj urnoj kuŝas koroj de la anoj de la Habsburga dinastio[1].

Vidu ankaŭ

Interesaĵo

Habsburgoj estis ĉefa iniciatinto de la dispartigoj de Pollando por ke la nomo de Pollando neniam plu aperu en dokumentoj, mapoj kaj en internaciaj diskutoj (3-a de januaro de 1795)

Eksteraj ligiloj

Referencoj