Stanisław Essigman

pola esperantisto kaj dentisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Stanisław ESSIGMAN (naskiĝis en 1868 en Varsovio) estis pola esperantisto, dentkuracisto kaj multjara delegito de UEA. Agema esperantisto en lokaj aferoj. Prezidanto de la postkongreso en Varsovio je 1927. Prezidis la solenan inaŭguron de la Z-monumento (sur la tombo).Dum la dua mondmilito Essigman estis en varsovia geto, kie li plu laboris kiel dentisto[1][2] ĉe la strato Nowolipie 78. La 8-an de septembro 1942, kiam la nazioj likvidis la teksaĵfarejon de Rochlich, Essigman kaj lia edzino Tekla mortigis sin per kalia cianido[3].

Stanisław Essigman
Persona informo
Naskiĝo1868
Morto8-an de septembro 1942 (1942-09-08)
en Varsovia geto
Mortokialovenenado per cianido
LingvojEsperanto
LoĝlokoVarsovio
ŜtatanecoPollando
Familio
Edz(in)oTekla Essigman
Okupo
Okupoesperantistodelegito de UEAdentisto
vdr

Referencoj