Stendhal

franca verkisto

Marie-Henri BEYLE (23-a de januaro 178323-a de marto 1842), pli bone konata per sia plumnomo Stendhal /stɛ̃dal/, estis franca verkisto de la 19-a jarcento. Li konatas pro sia akuta analizo de la psiĥologio de siaj karakteroj kaj pro la sekeco de sia verkstilo. Li estas konsiderata unu el la plej elstaraj kaj plej fruaj praktikantoj de la realisma formo, kaj liaj plej famaj romanoj estas Le Rouge et le Noir (La Ruĝo kaj la Nigro, 1830) and La Chartreuse de Parme (La Kartuzio de Parmo, 1839).

Stendhal
Persona informo
Stendhal
NaskonomoMarie-Henri Beyle
Naskiĝo23-an de januaro 1783 (1783-01-23)
en Grenoblo, Isère,  Reĝlando Francio
Morto23-an de marto 1842 (1842-03-23) (59-jaraĝa)
en Parizo, Seine,  Reĝlando Francio
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perapopleksio vd
TomboTombejo de Montmartre vd
Religioateismo vd
EtnoFrancoj vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Subskribo Stendhal
Familio
PatroChérubin Beyle vd
PatrinoHenriette Gagnon vd
GefratojPauline Beyle vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomoStendhal • Henri Stendhal • Stendalis • Louis Alexandre Bombet • Anastase de Serpière • Don Flegme • William Crocodile • Dominique vd
Okupoverkisto • aŭtobiografo • taglibristo • biografo • romanisto • diplomato • arthistoriisto vd
Verkado
VerkojLa Ruĝo kaj la Nigro ❦
The Charterhouse of Parma ❦
On Love ❦
Memoirs of an Egotist ❦
Mémoires d'un touriste ❦
Vanina Vanini ❦
Lucien Leuwen ❦
Armance ❦
The Life of Henry Brulard ❦
Rome, Naples and Florence ❦
Racine and Shakespeare ❦
Italian Chronicles ❦
Q17358554 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Naskiĝinta en Grenoble, Francio, li spertis mizeran infanaĝon en sufoka provinca Francujo, malamante sian neimagivan patron kaj sopirante sian patrinon kiu mortis kiam li tre junis. Lia plej intima amikino kaj plej longdaŭra amatino estis lia pli juna fratino, Paŭlin.

Signo en la historia centro en Vilnius sur la domo kie Beyle loĝis en 1812.

La militfaka kaj dramfaka mondoj de la Unua Franca Imperio estis revelacio al Beyle. Oni lin nomis revizoro ĉe la Conseil d'État la 3-an de aŭgusto, 1810, kaj de tiam li partoprenis la Francan administracion kaj la Napoleonajn militojn. Li disdise vojaĝis en Germanio kaj anis en la armeo de Napoleono dum la invado de Rusio en 1812 fanfaronante individuan kap-aron je pli ol 20. Post la Traktato de Fontainebleau en 1814, li forloĝiĝis al Italio kie li setlis en Milano kun sia amorantino, Angéla Pietragrua.

Li formis apartan ŝaton al Italio, kie li pasigis la plejparton de la resto de sia kariero, servante kiel franca konsulo en Triesto kaj Civitavecchia kaj verkante. Lia romano, La Kartuzio de Parmo, inter aliaj verkoj, okazas en Italio, kiun li konsideris pli sincera kaj pasia lando ol Restaŭra Francio. Flankkomento en tiu romano, menciante karakteron kiu konsideras sinmortigon post amtrompiĝo, volumenojn parolas pri lia sinteno al lia hejmlando: "Por klarigi tian agadon al miaj francaj legontoj, mi devas klarigi, ke en Italio, lando tre fore de ni, la homoj ankoraŭ peliĝas malesperen per amo."

Beyle uzis la pseŭdonimon Stendhal, supozate elektita kiel anagramo de Shetland (kvankam Georges Perec eble inventis tiun klarigon - aludoj al Le Rouge et le Noir (La Ruĝo kaj la Nigro) multloke troviĝas en la nefinita lasta romano de Perec, 53 jours). Alternative, iuj kleruloj kredas, ke li prenis sian nom de plume de la Germana urbo Stendal kiel omago al Johann Joachim Winckelmann.

Stendhal estis dando kaj spritulo diskonata en Parizo, aldone nekuracebla jup-ĉasemulo. Lia vera empatio al virinoj evidentas en liaj libroj (Simone de Beauvoir laŭde parolis pri li en La dua sekso (fr:Le Deuxième Sexe), kaj kontrastas kun lia obsedo pri seksaj venkoj. Verŝajne, li preferis la deziron al la plenumiĝo. Unu el liaj fruaj verkoj estas Pri Amo, racia analizo pri romantika pasio, kiu baziĝis sur lia rilateco kun lia fratino. Tiu kunfando, aŭ streĉo, de klarmensa analizo kun romantika sento estas tipa je la grandaj romanoj de Stendhal; lin oni povus konsideri Romantika realisto.

Liatempaj legantoj ne plene ŝatis la realisman stilon de Stendhal dum la Romantika periodo en kiu li vivis; li ne plene ŝatiĝis ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Li dediĉis sian verkadon al "la Feliĉaj Kelkaj", aludante al tiuj kiuj vivas sen timo nek malamo. Hodiaŭ, la verkoj de Stendhal allogas per siaj ironio kaj psiĥologiaj kaj historiaj aspektoj.

Stendhal estis avida fervorulo de muziko, precipe de la komponistoj Cimarosa, Mozart, kaj Rossini, pri la lasta de kiuj li verkis ampleksan biografion, Vie de Rossini (1824), nun ŝatata pli por ĝia larĝ-temara muzika kritikado ol por ĝia historia ĝusteco.

Li mortis en Parizo en 1842 kaj estas entombigita en la Cimetière de Montmartre.

La kurta, spica memor-verko, Souvenirs d'Egotisme (Memoraĵoj de Egoisto) estis eldonita postmorte en 1892. Ankaŭ eldonita estis pli longa membiografia verko, travideble kamuflita kiel la Vivo de Henry Brulard.

Sindromo de Stendhal

En 1817 Stendhal-on laŭraporte supervenkis la kultura riĉeco de Florenco kiun li renkontis kiam li por la unua fojo vizitis tiun Toskanan urbon. Kiel li priskribis en sia libro Napolo kaj Florenco: Veturo de Milano al Reggio:

Mi fartis en ia ekstazo, de la ideo esti en Florenco, proksime al la granduloj kies tombojn mi vidis. Absorbite en la kontemplado de sublima belo ... mi atingis tien, kie oni renkontas ĉielajn sentojn ... Ĉio parolis tiel vivece al la animo. Ho, se mi nur povus forgesi. Mi spertis palpitaciojn de la koro, kion en Berlino oni nomas 'nervoj'. Vivo dreniĝis el mi. Mi marŝadis timante fali.

Tiun sindromon diagnozis kaj nomis en 1979 la Itala psiĥiatro d-ro Graziella Magherini, kiu rimarkis similajn psiĥosomatajn simptomojn (kurantan koron, naŭzon kaj vertiĝon) inter la unuafojaj okcidentaj turistoj en la urbo.

Omaĝe al Stendhal, Trenitalia nomis sian tranoktan trajn-servon de Parizo al Venecio la Stendhal Express (Stendala Rapidulo).

Kristaliĝado

En sia klasika Pri Amo Stendhal priskribas aŭ komparas la “naskiĝon de amo”, en kiu la am-objekto iĝas kristaligita en la menso, kiel procezo simila aŭ analoga al veturo al Romo. Laŭ la analogio, la urbo Bologna reprezentas "indiferenton" kaj Romo reprezentas "perfektan amon":

Kiam ni estas en Bologna, ni tute indiferentas; ne interesas nin iel ajn admiri la personon kun kiu ni eble iam freneze enamiĝos; eĉ malpli emas nia imagivo supertaksi ties valoron. Unuvorte, en Bologna “kristaliĝado” ankoraŭ ne komenciĝas. Kiam ekas la veturo, amo foriras. Oni deiras de Bologna, grimpas la Apeninojn, kaj prenas la vojon al Romo. La deiro, laŭ Stendhal, neniel rilatas al la volo; Ĝi estas instrua momento. Tiu transforma procezo plenumiĝas per kvar etapoj laŭ la veturo:

  1. Admirado – oni miras pri la kvalitoj de la amoto.
  2. Agnosko – oni rimarkas la revenan afekcion de la ĉarma persono.
  3. Espero – oni kontemplas gajni la amon de la amato.
  4. Ĝojo – oni ekstazas trotaksi la belon kaj meriton de a persono amata.

Unuavice oni admiras la aliulon. Due, oni agnoskas la plaĉon akiri la intereson de ĉarma persono. Trie, espero burĝonas. En la kvara etapo, oni ĝojas trotaksadi la belon kaj meriton de la persono kiun oni esperas gajni. Tiu veturo aŭ kristliĝada procezo (supre montrita) detaligis Stendahl surdorse de ludkarto, dum li parolis kun Madame Gherardi, dum sia veturo al la salminejo de Salzburg.

Verkoj

Romanoj

  • Armance (1827).
  • Le Rouge et le Noir (La Ruĝo kaj la Nigro, 1830).
  • La Chartreuse de Parme (1839) (La Kartuzio de Parmo).
  • Lucien Leuwen (1835, nefinita, eldonita 1894).
  • Lamiel (1840, nefinita, eldonita 1889).
  • La Vivo de Henry Brulard (1835-1836, eldonita 1890).

Noveloj

  • La Ruĝeto kaj la Verdo (1837, nefinita).
  • Mina de Vanghel (1830, poste eldonita en La Revue des Deux Mondes).
  • L'Abbesse de Castro (1832).
  • La Dukino de Palliano.
  • Sankta Francisko ĉe Ripa esperantlingva traduko de Thierry Tailhades.
  • Vittoria Accoramboni.
  • Vanina Vanini esperantlingva traduko de Thierry Tailhades.
  • The Cenci.

Nefikcio

  • De L'Amour (1822) (Pri Amo)
  • Souvenirs d'Égotisme (Memoraĵoj de Egotisto, eldonita en 1892)

Liaj aliaj verkoj inkluzivas rakontetojn, ĵurnalismaĵojn, veturaĵojn (inter kiuj Romo, Napolo kaj Florenco kaj Promenades dans Rome), fama kolekto de eseoj pri Itala pentrarto, kritikaj esejoj pri Racine kaj Shakespeare, kaj biografioj pri kelkaj elstaraj figuroj liatempaj, inkluzive Napoleon, Haydn, Mozart, kaj Metastasio.

Ankaŭ vidu

  • Sindromo de Stendhal

Eksteraj ligiloj