Stephen Crane

Stephen CRANE (naskiĝis je la 1-a de novembro 1871 en Newark (Nov-Ĵerzejo) - mortis en Badenweiler en Germanio je la 5-a de junio 1900) estis usona verkisto. Li estis ĵurnalisto kiu verkis ankaŭ novelojn, romanetojn kaj poemojn. Li estas rigardata kiel unu el la plej fruaj kaj plej gravaj naturalismaj verkistoj en Usono. Li estis la 14-a ido de metodista pastro.

Stephen Crane
Persona informo
Naskiĝo1-an de novembro 1871 (1871-11-01)
en Newark
Morto5-an de junio 1900 (1900-06-05) (28-jaraĝa)
en Badenweiler, Grandduklando Badeno,  Germana Imperiestra Regno
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis pertuberkulozo vd
TomboEvergreen Cemetery vd
Religioateismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materSirakuza Universitato • Claverack College • The Pennington School vd
Subskribo Stephen Crane
Familio
PatroJonathan Townley Crane vd
PatrinoMary Helen Peck Crane vd
Profesio
Alia nomoJohnston Smith vd
Okupoverkistoĵurnalisto • poeto • basbalisto • romanisto • scenaristo vd
Aktiva dum1886– vd
Verkado
VerkojThe Red Badge of Courage vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Jam en la aĝo de 16 jaroj, Stephen Crane helpis la fraton Townley en verkado de artikoloj por lokaj ĵurnaloj laŭ la bordo novĵerzeja kaj por la novjorka Tribune. Li studentis ĉe Kolegio Lafayette kaj la Universitato de Sirakuzo. Post la morto de la patrino (lia patro mortis pli frue) en 1890, li translokis sin al Novjorko, kie li vivtenis sin per verkado kaj ĵurnalismo, vivante kiel "bohemo". Dum tiu tempo li observis la senhavularon en la malriĉega kvartalo nomata "Bowery" por ellabori la enhavon de sia unua libro, la mallonga romano Maggie: A Girl Of The Streets (1893: Manjo: Knabino de la stratoj).

En 2007 ELNA anoncis premion por la esperantigo de War is kind.[1]