Strata manĝo

Stratmanĝo, ankaŭ konata kiel angla strata manĝaĵo, estas preta manĝo aŭ trinkaĵo vendita en publikaj lokoj kiel stratoj kaj placoj. La manĝaĵo estas kutime vendita fare de stratvendistoj, kaj estas pretigita (foje kuirita foje fritita, kaj foje) kaj servita el diversaj instalaĵoj: movitaj budoj, aŭtojkamionetoj - ofte referite kiel manĝkamionetoj [1]. La manĝaĵo estas kutime simplaj fingropladoj kaj rapidmanĝaĵo kiel ekzemple takoj, pico, desertoj kaj glaciaĵo, kaj ĝi estas destinita por tuja konsumo. Strata manĝaĵo devas esti servata rapide kaj ofte estas pli malmultekosta ol restoraciomanĝaĵo. Multaj pladoj de strata manĝaĵo el diversaj landoj kaj regionoj kiel Barato, Sudorienta Azio, Meksiko kaj Italio ankaŭ populariĝis ekster siaj hejmregionoj. Strata manĝaĵo havas longajn tradiciojn en giha devenlandoj, sed fariĝis pli populara en la okcidenta mondo. Laŭ enketo farita de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de UN en 2007, ĉirkaŭ 2,5 miliardoj da homoj manĝas stratmanĝaĵon ĉiutage [2].

Strata manĝaĵo en Jangono Ĉinurbo, Mjanmaro
Strata manĝaĵo en Novjorko
Falaflo kun salato en pitapano, ĉi tie vidita sur telero, sed la plado povus esti manĝita per mantenado de la pita , kio kompreneble ankaŭ estas manĝebla.
Budo de stratmanĝaĵoj en Seulo, Sud-Koreio
Budo de stratmanĝaĵoj en Raĝastano, Barato

Oni povas manĝi tiujn manĝaĵojn starante, piedirante, sidante ie surstrate, aŭ en vehiklo. Pri la kvalito kaj la manĝaĵsekureco oni ne povas garantii, ĉar iuj landoj kontrolas la sankondiĉojn, oni bezonas licencon por provizi tiun servon, sed aliaj tute ne. Kiam homoj amasiĝas ie tiam vendistoj de trinkaĵoj kaj nutraĵoj rapide venas por oferti ilian servon. Estas kutime ke laboristoj, plejofte oficejaj, kiuj ne aranĝis sian manĝaĵoj dehejme kaj ne havas organizitan servon de manĝado, eliras el siaj oficejkonstruaĵoj por aĉeti tiujn manĝaĵoj de la apudaj vendistoj. Tiam ili estas familiaraj kun la vendistoj kaj jam alkutimiĝas al la pladoj laŭ iliaj personaj preferoj.

Strata manĝaĵo estas aĉetita kaj konsumita pro diversaj kialoj, kiel havebleco, bongusteco, kaj ĝui manĝon por akceptebla prezo en sociaj situacioj [3]. Strata manĝaĵo ankaŭ estas regula okazaĵo dum vespero, kiam homoj rehejmeniras el la laboro, kaj eĉ dum nokto por la noktoklubanoj kaj dum semajnfinoj por feriantoj, vojaĝantoj kaj vizitantoj.

Dum kelkaj kulturoj konsideras ĝin esti malĝentila piediri sur la strato manĝante [4], plimulto de meza- al alta-enspezaj konsumantoj fidas sur la rapida aliro kaj malmultekosta servo de strata manĝaĵo por ĉiutaga nutrado kaj laborpostenaj ŝancoj, precipe en evoluigantaj landoj [5].

Homoj sur sia vojo en la urbo povas aĉeti simplajn pladojn kiel ekzemple la tipaj kolbasobulkoj, hamburgeroj, pico, kebabo kaj frititaj terpomoj, kiuj ofertitaj el manĝbudoj kaj manĝkamionetoj. Strata manĝaĵo estas prefere servata eksterdome sur stratoj kaj merkatoj, sed ankaŭ fariĝis ofta en endomaj manĝhaloj kaj merkatoj. Tie, klientoj povas elekti el kelkaj manĝbudoj kaj aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el diversaj regionoj kaj manĝkulturoj [6].

Referencoj

Eksteraj ligiloj