Sturmo
Vikimedia apartigilo
Sturmo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "ordinare amasa, impeta atako"[1] respektive "ago de tiuj, kiuj kurante aŭ alsaltante atakas"[2]. En multaj armeoj ekzistas apartaj taĉmentoj por sturmado, kies soldataj anoj sekve nomatas "sturmantoj". Temas pri origine armea nocio, kiu tamen transpreniĝis ankaŭ al aliaj kuntekstoj, aparte al la antaŭaj ludantoj en futbalo, kiuj nomatas aŭ - kompare kun la tiufunkciaj soldatoj - "sturmantoj" aŭ neologisme "avanuloj".
Vidu ankaŭ
- la germanlingvan literaturan kaj filozofian epokon Sturmo kaj impeto (germane "Sturm und Drang")
- la japanlingvan filmon "La sturmo de Johano Arima" (japane ジャン有馬の襲撃 respektive latinliterigite "Jan Arima no shūgeki")
- la armilon sturmofusilo
- la nazian duonmilitan organizaĵon Sturmabteilung (laŭvorte "sturma departemento")
- la armeajn vortojn ofensivo kaj invado
Referencoj
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub