Supera Tribunalo de Brazilo

La Supera Tribunalo de Brazilo (portugale Supremo Tribunal Federal, mallongigo STF), estas la plej alta instanco de la brazila juĝistaro, kaj ĝi ĉefe respondecas pri gardado de la Konstitucio, kiel difinite en artikolo 102 de la Respublika Konstitucio.

Supera Tribunalo de Brazilo
suverena kortumo • konstitucia organizaĵo [+]

LandoBrazilo

SituoBraziljo
- koordinatoj, 47° 51′ 43″ U (mapo)-15.802222222222-47.86194444444415° 48′ 8″ S, 47° 51′ 43″ U (mapo)
Poŝtkodo70175-900 [+]

Supera Tribunalo de Brazilo (Federacia Distrikto de Brazilo)
Supera Tribunalo de Brazilo (Federacia Distrikto de Brazilo)
DEC
Supera Tribunalo de Brazilo
Supera Tribunalo de Brazilo
Lokigo de Federacia Distrikto de Brazilo en Brazilo
Map
Supera Tribunalo de Brazilo

Vikimedia Komunejo:  Supremo Tribunal Federal [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]

Markemblemo de STF
Markemblemo de STF
Oficiala nomoSupremo Tribunal Federal
AkronimoSTF
SidejoBraziljo
Interretejowww.stf.jus.br
vdr
Sidejo de STF

STF konsistas el dek unu ministroj, ĉiuj denaskaj brazilanoj, elektitaj inter civitanoj aĝantaj pli ol 35 kaj malpli ol 65 jaroj, kun rimarkinda jura scio kaj senmakula reputacio, kaj nomumitaj de la Prezidanto de la Respubliko, post aprobo de la elekto fare de la absoluta plimulto de la Federacia Senato.

La Plenasembleo, la Grupoj kaj la Prezidanto estas la organoj de la Kortumo. La Prezidanto kaj Vicprezidanto estas elektitaj de la tribunala Plenasembleo, inter la ministroj, kaj havas dujaran mandaton. Ĉiu el la du Grupoj konsistas el kvin ministroj kaj estras la plej maljuna inter siaj membroj, por periodo de unu jaro, malpermesante ĝian renomumadon, ĝis ĉiuj ĝiaj membroj ekzercos la prezidantecon.

La prezidanto de STF estas ankaŭ la prezidanto de Conselho Nacional de Justiça (Nacia Konsilantaro de Justico).

[1]

Referencoj

Vidu ankaŭ

Brazila Konstitucio de 1988

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de STF Arkivigite je 2021-05-09 per la retarkivo Wayback Machine portugale