Sveriges Riksbank

la centra banko de Svedio

Sveriges riksbank, aŭ simple Riksbanken, estas la centra banko de Svedio. Ĝi estas la plej malnova centra banko de la mondo[1] kaj la 4a plej malnova banko de la mondo ankoraŭ funkcianta. Ĝi estas foje nomata la Sveda Nacia Banko aŭ la Banko de Svedio (distingenda el Swedbank, nome privata banko). Ĝi estis fondita en 1668. La nuna guberniestro estas Stefan Ingves.

Sveriges Riksbank
centra banko • authority under the Riksdag vd
Dum1668 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloStockholms Banco
Ĉefestro(j)Stefan Ingves vd
SidejoRiksbankshuset
LandoSvedio
TTTOficiala retejo
vdr

Referencoj

Eksteraj ligiloj

18° 03′ 56″ O / 59.33167 °N, 18.06556 °O / 59.33167; 18.06556 (mapo)