TGV

rapidtrajno en Francio

TGV ([teʒeve]) (france Train à Grande Vitesse) estas franca altrapideca trajno.

TGV
emblemo
registrita marko • klaso de vagonara servo • rolling stock class
elektrotrajno • servo de pasaĝervagonoj • rapidtrajno
Komenco27-a de septembro 1981 vd
Lando(j)Francio vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Mapo kun la reto de francaj TGV-linioj.
Mapo kun la reto de francaj TGV-linioj.
TGV trajntipo 2N2 en la pariza stacidomo Gare de Lyon.
TGV trajntipo 2N2 en la pariza stacidomo Gare de Lyon.

La TGV-trajnojn produktas la franca entrepreno Alstom. Ĝi servas kiel franca nacia simbolo kaj estas unu el la plej sukcesaj rapidtrajnoj. La unua TGV ektrafikis la 22-an de septembro 1981 en la itinero Parizo-Liono.

La 3-an de aprilo 2007, la tipo V150 atingis mondan rekordon kun rapido de 574,8 km/h kiu daŭre validas (japana maglevo havas rekordon de 603 km/h, sed tio ne plu estas tradicia trajno sur reloj [1]).

TGV-teknologio estis adoptita sub diversaj nomoj en kelkaj aliaj landoj: [30] ekzemple Thalys (Belgio), KTX ( Sud-Koreio), Eurostar (Britio-Belgio-Francio). Acela Express/Avelia Liberty (Usono), Al-Boraq (Maroko), AGV (Italio).

Markonomo Ouigo

Ouigo estas la malmultekosta rapidtrajna servo de SNCF (francaj fervojoj). Tiuj trajnoj havas reduktitajn entrajnajn servojn. La servoj tradicie haltas en malpli okupataj duarangaj stacidomoj, foje ekster la urbocentro[2]. La laŭvorta traduko de la markonomo estas "yes go", sed la nomo ankaŭ alludas la anglan homonimon "we go" (ni iras).

Trajnotipoj

TrajnotipoMaksimuma
rapido
Nombro de
sidejoj
LongoLarĝoMasoPovumo
(je 25 kV)
TGV Sud-Est270 km/h345200, 2 m2,81 m385 tunoj6.450 kW
TGV Atlantique300 km/h485237,5 m2,90 m444 tunoj8.800 kW
TGV Réseau300 km/h377200 m2,90 m383 tunoj8.800 kW
Eurostar Three Capitals300 km/h794393.7 m2,81 m752 tunoj12.240 kW
Eurostar North of London300 km/h596318.9 m2.81 m665 tunoj12.240 kW
TGV Duplex320 km/h512200 m2,90 m386 tunoj8.800 kW
Thalys PBKA300 km/h377200 m2,90 m385 tunoj8.800 kW
TGV POS320 km/h377200 m2,90 m423 tunoj9.600 kW

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj