TRAKT
TRAKT : Teatro kaj Radio Aktoroj estis artista sekcio de la "Kulturklubo", loka Esperanto-grupo en Brno, Ĉeĥoslovakio, intermilite. Ĝiaj anoj konsistis nur el artistoj, kantistoj, verkistoj, aktoroj de la Landa Teatro.
Fondintoj: Jiří Vítězslav Šamla kaj Josef Bezdíček, anoj: f-inoj Anděla Novotná, Zdeňka Švabíková-Kožíková kaj Zdeňka Tvrdá; Karel Urbánek, Antonín Klimeš, Vladimír Leraus, Karel Höger, Konstantin Mátl, Antonín Fiala, d-ro Fr. Kožík. Esperanton ili lernis en kurso aranĝita en aŭtuno 1933 de Radiojournal Brno kaj gvidita de s-ino Marie Strejčková. La nivelo de la E-lingvaj disaŭdigoj de la Ĉeĥoslovakaj sendostacioj fariĝis pro kunlaboro de TRAKT tre alta kaj la dissendoj tre ŝatataj. - (jvš)
Vidu ankaŭ
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub