Taihang Montaro

Taihang MontaroTái-Jang (en ĉina, 太行山; pinĝine, Tàiháng Shan) estas montaro en Ĉinio kiu etendiĝas laŭ la orienta bordo de la Leŭsa Altebenaĵo, en la provincoj Henano, Ŝanŝio kaj Hebejo. La montoĉeno etendiĝas pli ol 400 km de nordo suden kaj havas averaĝan altecon de 1500 ĝis 2000 metroj super marnivelo. La ĉefa montopinto estas Ksiao Vutaiŝan de 2882 m. La montaro Cangyan, en Hebejo, estas la orienta pinto de la montaro Taihang.

Taihang Montaro.

La nomo de la provinco Ŝanŝio, kiu signifas «okcidente de la montaro», derivas de ties loko okcidente de la montaro Taihang, kaj same por la nomo de la provinco Ŝandongo («oriente de la montaro»).

La Kanalo Ruĝa Flago estas borde de la montaro Taihang.

La pasaĝertrajno Ŝitai trapasas la montaron Taihang tra la tunelo Taihang, kiu kun preskaŭ 28 km, estas la fervoja tunelo plej longa de Ĉinio.