Tajpado

Tajpado (ankaŭ maŝinskribado) estas skribi tekston klavante, per maŝino[1]. Pli ĝusta maniero tajpi konsistas en tio ke oni ne rigardu al la klavaro, sed nur al papero (okaze de maŝino) aŭ al la ekrano (okaze de komputilo). Estas metodoj por lerni tiun sistemon, ĉu per rekta instruado de instruisto, ĉu per librometodo, ĉu per interreta kurso aŭ komputila programo.

Skemo por blinde uzi la klavaron per dek fingroj
Skemo por blinde uzi la klavaron per dek fingroj

Diplomo

Por akiri diplomon, preskaŭ necesas, ke ĉiuj povu tajpi blinde. Oni ankaŭ sukcesu tajpi almenaŭ cent batojn por minuto kaj tajpi iujn normajn leterojn.

Vidu ankaŭ

Stenografio

Stenotipado

Klavarfasono

Tajpilo

Tekstoprilaborilo

Eksteraj ligiloj

Tajptestado en Esperanto

Bazaj metodikoj por tajpi (1944 Public Domain filmeto) sur archive.org

Referencoj