Takelo

Takelo estas aparato konsistanta el du puliaroj, unu fiksa kaj unu libera, kunigitaj per ŝnuroĉeno.

Kvar-ŝnurera takelo

Laŭ Francisko Azorín takelo estas Aparato por movi pezajn ŝarĝojn, konsistanta el du aŭ pli pulioj, unu fiksa k. la alia-j libera-j, sed ĉiuj kunigitaj per ŝnuro aŭ ĉeno.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita tag (atingi), kaj de tie la holanda tak.[2]

Funkciado

Ĝi utilas por dividi la forton necesan por alproksimigi al la fiksa puliaro, la liberan, al kiu oni ligis movendan ŝarĝon. La ĉefa uzo estas levi/mallevi ŝarĝojn.

La forto necesa estas dividita per la nombro de ŝnureroj kiuj ligas la du puliarojn, dum la longeco de tirenda ŝnuro estas multobligita per la sama nombro.

Vidu ankaŭ

Notoj

Aliaj projektoj