Terenĵeto (ludo)

(Alidirektita el Terenĵeto)

Terenĵeto estas ludo. Ĝia unua eldono: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 6 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition' http://www.abstractgamesmagazine.com

Terenĵeto (ludo)
Tumbling Down
Michael Shuck
2
8x8
58 (Ĉiu ludanto havas po 29 ludpecoj situantaj komence tiel, kiel montras la jena bildo)

Movoj

Blankulo ludas unue kaj de tiam ambaŭ ludantoj alternu siajn ludvicojn movante jen unu propran ludpecon, jen tutan kolonon, kondiĉe ke ties supra ludpeco apartenu al la movanta ludanto.

  • Sola ludpeco sur fako aŭ ludpeco sur la supra parto de kolono povas iri laŭ iu ajn direkto orta aŭ diagonala al apuda fako. Se tiu ĉi celfako estus okupita, la movata ludpeco iĝas la supra ludpeco de la kolono.
  • Alia movklaso nomiĝas 'terenĵeto'. Anstataŭ movi nur unu ludpecon, ludanto povas 'terenĵeti' kolonon kronitan per propra ludpeco. Agu jene:
Unue movu la tutan kolonon ĝis apuda fako laŭ iu ajn direkto, orta aŭ diagonala. Lasu la suban ludpecon de la movata kolono tie, sur iu ajn ludpeco aŭ kolono jam kuŝanta sur tiu fako. Plu irigu la kolonon laŭ la sama direkto. Denove lasu la nove suban ludpecon de la restanta kolono sur iu ajn ludpeco aŭ kolono trovata sur la nova fako (aŭ rekte sur la fako, kaze ĝi estas malplena). Nu, ripetu la saman agmanieron, ĝis vi atingos la ludtabulan randon aŭ ĝis vi terenĵetis la tutan kolonon.

Estas malpermesate ŝanĝi la movdirekton dum terenĵeto.

Bildo 2 ekzempligas terenĵeton. La nigra 6-peca kolono maldekstre estas terenĵetebla al SE, al la ludtabula bordo.

La plej alta kolono de ludanto, kiu konsistas nur el propraj ludpecoj, nomiĝas 'Reĝo'. Ludanto povas havi plurajn Reĝojn. Plurkolora kolono neniel estas Reĝo.

Celo

Ludcelo estas kapti unu malamikan Reĝon. Sufiĉas laŭregule movi propran ludpecon sur la Reĝon.

Ligoj