Termoelektra centralo

Elektrocentralo, en kiu konvertiĝas varmo-energii al elektra energii.

Termoelektra centralo estas elektra centralo en kiu estas ĉefa energio el vaporo. Akvo estas varmigita, transformita en vaporon, kiu turnigas vaporturbinon kiu kondukas elektran generatoron. Post sia paso tra la turbino, la vaporo estas kondensata en kondensilo kaj reciklita en la kaldronon, kie ĝi estas varmigota; tiu termodinamika ciklo estas konata kiel ciklo de Rankine.

Respublika elektra centralo, termoelektra stacio en Pernik, Bulgario.
Mohave elektra centralo, termoelektra stacio de 1 580 MW ĉe Laughlin, Nevada, energinutrita per karbo.
Atoma termoelektra centralo en Bavario, Germanio.

La plej granda variaĵo en la desegno de termoelektraj centraloj estis rilata al la diferencaj fosilibrulaj rimedoj ĝenerale uzataj por varmigi akvon. Kelkaj preferas uzi la termino energicentro, ĉar tiaj facilaĵoj konvertas formojn de varmo-energio en elektran energion.[1] Kelkaj termoelektraj centraloj ankaŭ estas desegnataj por produkti varmenergion por industriaj celoj de urbohejtado, aŭ sensaligo de akvo, en aldono al generado de elektra energio; oni parolas pri kun-generado de tiaj varmoelektraj centraloj. Tutmonde, brulenergiaj elektrejoj produktas grandan parton da hom-farita elsendaxjoj de CO2 al la atmosfero, kaj penas por malpliigi tiujn tiele disvastigitajn.

Tipoj

Tipa karba termoelektra centralo

Diagramo de tipa karba termoelektra centralo
1. Malvarmiga turo10. Kontrolvalvo de vaporo19. Superhejtilo
2. Akvopumpilo de malvarmiga turo11. Vaporturbino (alta premo)20. Ventolilo de primara aero
3. Trifaza alttensia lineo12. Forigilo de solvitaj gasoj21. Rehejtilo
4. Transformatoro altigante la tension13. Antaŭhejtigilo de purigita akvo22. Eniro de bruliga aero
5. Alternatoro14. Karbotransportilo23. Ŝparilo pri reciklata akvo
6. Vaporturbino (malalta premo)15. Karbofunelo24. Aerohejtilo
7. Pumpilo post eltiro de kondensaĵoj16.Karbopistilo25. Aerfiltrilo
8. Kondensilo17. Balono de la vaporkaldrono26. Ventolilo de elira aero
9. Vaporturbino (meza premo)18. Malsupra cindrofunelo27. Fumtubo

La skemo de termoelektraj centraloj kiuj uzas brulaĵojnnaturan gason similas.

Nuklea centralo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nuklea centralo.

Geoterma centralo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geoterma centralo.

Referencoj

Eksteraj ligiloj