Teslo (mezurunuo)

internacia mezurunuo de magneta fluksdenso

La teslo (mallonge: T) estas la mezurunuo de magneta flukso laŭ la Sistemo Internacia de Unuoj.

Ĝi estis tiel nomita omaĝe al la serba fizikisto Nikola Tesla; la nomo oficialiĝis okaze de la Ĝenerala Konferenco pri Pezoj kaj Mezuroj okazinta en Parizo en 1960.

Laŭdifine,

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de teslo (T) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuojDekoblaj unuoj
ValoroSimboloNomoValoroSimboloNomo
10–1 TdTdeciteslo101 TdaTdekateslo
10–2 TcTcentiteslo102 ThThektoteslo
10–3 TmTmiliteslo103 TkTkiloteslo
10–6 TµTmikroteslo106 TMTmegateslo
10–9 TnTnanoteslo109 TGTgigateslo
10–12 TpTpikoteslo1012 TTTterateslo
10–15 TfTfemtoteslo1015 TPTpetateslo
10–18 TaTatoteslo1018 TETeksateslo
10–21 TzTzeptoteslo1021 TZTzetateslo
10–24 TyTjoktoteslo1024 TYTjotateslo

Eblas uzi dekoblajn kaj dekonajn unuojn de teslo, kies nomoj formeblas per la oficialaj prefiksoj de SI. Ili estas sufiĉe komunuzaj en fakaj studoj.

  • En la ekstergalaksia kosmo, la magneta kampo varias inter 10−10 T kaj 10−8 T.
  • Sur la tera supraĵo, je latitudo 50° la kampo egalas 5 · 10−5 T; ĉe la ekvatoro ĝi egalas 3,1 · 10−5 T.
  • En kuracistaj aparatoj por magneta resonanca bildigo, uzatas kampoj egalaj al 1,5 T.
  • La averaĝa magneta kampo en sunmakulo egalas 0,1 T.
  • En neŭtrona stelo, la magneta kampo varias inter 106 T kaj 1011 T.

En terfiziko oni ankaŭ uzas la dekonan unuon gamo (laŭ la greka litero gamo): 1 γ = 10−9 T.