Thüringer Rostbratwurst

La ege ŝatata Turingia kradrostita kolbaso (germane Thüringer Rostbratwurst) estas rigardata eŭrope protektita "produkto de geografia origino"[1].

La manĝajo, preta por esti ĝuata en distranĉita kolbasobulko kun mustardo.

La leĝo ĝin normigas: 1) Ĝi devas esti inter 15 kaj 20 centimetrojn longa. 2) Ne en artefaritajn sed en naturajn intestojn maldikajn oni enŝovu la farĉon. Tiu farĉo povas esti aŭ nekuirita aŭ antaŭbrogita. Antaŭbrogo estas de multaj puristoj neakceptata. Oni povas preni puran porkaĵon aŭ almiksitan bovaĵon. La priskribitaj spicoj estas karviomajorano. Malofte oni enmiksas tien ankaŭ muskatonajlon.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Notoj