The Birds of Australia (Gould)

The Birds of Australia estis libro verkita de John Gould kaj publikita en sep volumenoj inter 1840 kaj 1848. Ĝi estis la unua kompleta enketo pri la birdoj de Aŭstralio kaj inkludis priskribojn de 681 species, 328 el kiuj estis novaj por la scienco kaj estis unuafoje priskribitaj de Gould.

The birds of Australia
libroserio • heptalogy • pictorial work
Aŭtoroj
AŭtoroJohn Gould
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1848
LokoLondono
Eldonejonekonata valoro
Ĝenroeseo
vdr
La Emuo el The Birds of Australia.

Gould kaj sia edzino Elizabeth veturis al Aŭstralio el Anglio en 1838 por prepari la libron. Ili dediĉis preskaŭ du jarojn kolektante specimenojn por la libro. John veturis amplekse kaj faris etendajn kolektojn de aŭstraliaj birdoj kaj alia faŭno. Elizabeth, kiu estis ilustraciantaj kelkajn el liaj fruaj verkoj, faris centojn de pentraĵojn el specimenoj por publikado en The Birds of Australia[1]

La platoj de la libro estis produktitaj pere de litografio, Elizabeth produktis 84 platojn antaŭ ŝia morto en 1841, Edward Lear produktis unu, Waterhouse Hawkins kontribuis per ankaŭ unu kaj la restantaj 595 platoj estis produktitaj de Henry Constantine Richter el la pentraĵoj de Elizabeth kaj estis publikitaj sub lia nomo.[2][3]

Oni printis 250 kopiojn de la sep-volumena verko.[2] Kompletaj kopioj de la originaj volumenoj ĵus estis venditaj je aŭkcio kontraŭ pli ol 350,000 aŭstraliaj dolaroj.[4]

En 1865 Gould publikis reviziitan kaj ĝisdatigitan version de la teksto de The Birds of Australia en la du-volumena Handbook to the Birds of Australia.

Referencoj

Eksteraj ligiloj