Therese von Sachsen-Hildburghausen

Bavara reĝino

Therese Charlotte Luise Friederike Amalie von Sachsen-Hildburghausen, ankaŭ Therese von Bayern "Therese de Bavario" (naskiĝis la 8-an de julio 1792 en Seidingstadt; mortis la 26-an de oktobro 1854 en Munkeno) estis princino de Saksio-Hildburghausen kaj per sia geedziĝo kun Ludoviko la 1-a ekde 1825 reĝino de Bavario.

Therese von Sachsen-Hildburghausen
Reĝedzino de Bavario
Princino Therese von Sachsen-Hildburghausen, Kopio laŭ pentraĵo de Joseph Karl Stieler, ĉirkaŭ 1810
Princino Therese von Sachsen-Hildburghausen, Kopio laŭ pentraĵo de Joseph Karl Stieler, ĉirkaŭ 1810
Persona informo
Therese von Sachsen-Hildburghausen
NaskonomoTherese Charlotte Luise Friederike Amalie von Sachsen-Hildburghausen
Naskiĝo8-an de julio 1792 (1792-07-08)
en Seidingstadt
Morto26-an de oktobro 1854 (1854-10-26) (62-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis perĥolero vd
TomboSt. Boniface’s Abbey vd
Religioluteranismo vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoReĝlando Bavario vd
Familio
DinastioErnestidoj • Dinastio Wettin vd
PatroFrederiko, duko de Saksio-Altenburgo vd
PatrinoDuchess Charlotte Georgine of Mecklenburg-Strelitz vd
GefratojGeorge, Duke of Saxe-Altenburg • Joseph, Duke of Saxe-Altenburg • Prince Eduard of Saxe-Altenburg • Friedrich von Sachsen-Altenburg • Princess Charlotte of Saxe-Hildburghausen • Princess Louise of Saxe-Hildburghausen vd
Edz(in)oLudoviko la 1-a
InfanojOtto la 1-a de GrekioMaksimiliano la 2-a de Bavario • Princess Mathilde Caroline of Bavaria • Luitpold, princo-regento de Bavario • Princess Adelgunde of Bavaria • Princess Hildegard Louise of Bavaria • Princess Alexandra of Bavaria • Prince Adalbert of Bavaria • Theodolinde Princess of Bavaria vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Therese geedziĝis en 1810 kun la bavaria kronprinco Ludoviko. Ilia geedziĝo estis la komenco de la munkena Oktobrofesto, kiu estas celebrata en jara ritmo ankoraŭ nun. La festejo "Theresienwiese" ricevis sian nomon laŭ ŝi, kiel ankaŭ pluraj aliaj stratoj kaj placoj en Bavario.

Therese estis luterana kiel sia hejmlando Saksio-Hildburghausen. Malgraŭ la reprezalioj kontraŭ la protestanta eklezio dum la ultramontanismo en ŝia nova hejmlando, ŝi restis fidela al sia luterana kredo.

Therese estis tre populara inter la bavara loĝantaro, kaj ricevis multan simpation, interalie dum la amaferoj de ŝia edzo kun la fifama dancistino Lola Montez.