Timbaland

usona muzikisto

Timothy Z. MOSLEY (10-an de marto 1971), pli konate kiel Timbaland, estas usona kantoverkisto, repisto, muzika produktisto kaj tekstoverkisto. Lian stilon influas la R&B, la dance kaj la hiphopo, sed ankaŭ agadas en la pop-ĝenro. Li formas kun Magoo la duponon Timbaland & Magoo, faman hiphopan grupon en Usono. Oni komparas Timbaland kun Brian Eno, Phil Spector aŭ Norman Whitfield. Li elformis en la muziko propran facile rekoneblan stilon. La kantojn - kiujn li verkis - karakterizas malkutimaj aranĝoj, son-efikoj kaj instrumentoj. La ritmoj estas eĉ propraj markoj. Li kreis multajn sukcesajn kantojn kun Steve „Static” Garrett kaj lia infantempa amiko Missy Elliott. Timbaland kaj Missy Elliott estis la ĉefaj kantoverkistoj kaj produktistoj de la albumo de Aaliyah, la grand-sukcesa One In A Million, kio igis ilin tre konataj. Intense li laboris interalie kun Brandy, Nelly Furtado, Justin Timberlake, The Pussycat Dolls (Nicole Scherzinger), Ludacris kaj Jay-Z.

Timothy Z. Mosley
NaskonomoTimothy Zachary Mosley
Alie nomataTimbaland
Naskiĝo10-an de marto 1972 (1972-03-10) (52-jaraĝa)
en Norfolko
Ĝenrojhiphoporitmenblusonuntempa ritmenblusopop-rokmuzikoalternativa rokmuziko
Retejotimbaland.com
Persona informo
NaskonomoTimothy Zachary Mosley
Aliaj nomojTimbaland
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono
Alma materSalem High School
Familio
Frat(in)oSebastian
Okupo
Okupomuzikproduktistokantoverkisto • repisto • kantisto • muzikproduktoro • komponisto • mandolinisto • diskĵokeo
VerkojIf We Ever Meet Again
TTT
Retejohttps://timbaland.com
vdr

Diskaro

Solo-albumoj

  • Tim's Bio: Life from da Bassment (1998)
  • Shock Value (2007)
  • Shock Value 2 (2009)
  • Shock Value 3 (2011)

Timbaland & Magoo

  • Welcome to Our World (1997)
  • Indecent Proposal (2001)
  • Under Construction, Part 2 (2003)

Eksteraj ligiloj