Tito Livio

Tito Livio (Titus Livius) estis romia historiisto. Laŭ tradicio li vivis de 59 a.K. al 17 p.K.

Tito Livio
(59 a. K. - 17 AD)
Bildo de Tito Livio, Nacia Biblioteko de Aŭstrio.
Bildo de Tito Livio, Nacia Biblioteko de Aŭstrio.
Persona informo
Titus Livius
Naskiĝo59 a. K.
en Patavium, Italio
Morto17
en Patavium, Italio
EtnoRomianoj vd
Lingvojlatina vd
ŜtatanecoRoma regno vd
Profesio
Okupohistoriistoverkisto • poeto vd
Verkado
VerkojAb urbe condita vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Padovo kaj pasigis la plejparton de sia vivo en Romo, ŝajne sen iam havi publikan postenon. Li famas pro sia historio de Romo, Ab urbe condita (Ekde la fondiĝo de Urbo), kiun li verkis en 142 libroj. Restas tridek kvin libroj (el kiuj pluraj estas nekompletaj) traktantaj la periodon ekde la urba fondiĝo al 292 a.K. kaj ekde 219 a.K. al 168 a.K.. Krom malmultaj fragmentoj, la aliaj libroj tute perdiĝis. Tamen lia historio estas grava fonto por modernaj historiistoj.

Tito Livio ne pretendis fari originalajn esplorojn, sed bazis sian verkon sur antaŭaj historioj kaj kronikoj. Rilate la fruan historion de Romo, li ne klopodis distingi fakton de legendo. Li verkis en relative simpla latina stilo. Kiel aliaj antikvaj historiistoj, li inkluzivigis fikciajn paroladojn.

Lia Historio estis tuj laŭdata, kaj multe legata dum postaj jarcentoj. Dum la Renesanco verkistoj kiel Ŝekspiro uzis anekdotojn kaj paroladojn el la verko.