Tommaso Campanella

Tommaso Campanella estis itala dominikano monaĥo kaj filozofo, naskita la 5an de septembro 1568 en Stilo, mortinta en la 22a de majo 1639 en Parizo.

Tommaso Campanella
Persona informo
Tommaso Campanella
NaskonomoGiovan Domenico Campanella
Naskiĝo4-an de septembro 1568 (1568-09-04)
en Stilo
Morto21-an de majo 1639 (1639-05-21) (70-jaraĝa)
en Parizo
Religiokatolikismo vd
Lingvojlatinaitala vd
ŜtatanecoReĝlando de Napolo vd
Alma materUniversitato de Padovo vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomoSettimontano Squilla vd
Okupofilozofoverkisto • poeto • astrologo • sciencfikcia verkisto • religiulo • teologo vd
Laborkampofilozofio vd
Verkado
VerkojPoesie ❦
La Urbo de la Suno vd
Filozofo
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Li luktis kontraŭ skolastiko kaj la aŭtoritatecon de la katolika Eklezio krom pripensi koncepton de la komunuma vivo. Li estis akuzita de konspiri kontraŭ Hispanio, (kiu tiam regis preskaŭ la tutan Italion), kaj estis torturita kaj enkarcerigita dum 27 jaroj, kiujn li profitis por verki politikajn traktatojn. Li ekziliiĝis poste al Francio.

Utopio

Lia verko Civitas Solis (Suncivito) estis elstara utopiaĵo, kie ĉio estas planita kaj regata de metafizikisto aŭ pastro-princo. La urbo estas ĉirkaŭita de sep fortikaj muregoj. La planita ekonomio estas kolektivisma; oni laboras nur 4 horojn tage. Tiu utopiaĵo estas 86 jaroj pli posta al tiu de Thomas More, sed ankoraŭ montras spurojn de epoko kie scienco ankoraŭ ne disiĝis de nesciencaj fakoj kiel astrologio. Tamen jam oni praktikas la eŭgenismon, kiu ankoraŭ ne estas komune konita eĉ de la tiama intelektularo.

Verkaro

Metaphysica, 1638

Bibliografio

Tommaso Campanella, La Città del Sole, Carabba, 1915
  • Ylenia Fiorenza, Quel folle d'un saggio, Tommaso Campanella, l'impeto di un filosofo poeta, Città del Sole (Italio).

Eksteraj ligiloj