Torre del Greco

komunumo de Italio

Torre del Greco estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Kampanio kaj la provinco Napolo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 80 508 loĝantoj sur areo de 30.63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 628 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Sankta Januaro, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Torre del Greco
komunumo de Italio
Ŝtato Italio
Regiono Kampanio
ProvincoNA Napolo
Geografia situo, 14° 22′ O (mapo)40.78333333333314.36666666666740° 47′ N, 14° 22′ O (mapo)
Alto super marnivelo43 m [+]
Areo30 km²
Loĝantaro80 508 (2023)
Loĝdenso2628 loĝantoj/km²
SubdividaĵojLeopardi kaj Santa Maria la Bruna
Najbaraj komunumojBoscotrecase, Ercolano, Torre Annunziata kaj Trecase
PatronoSankta Januaro
Festa tago19-a de septembro
Nomo de loĝantojtorresicorallini
Poŝtkodo80059
Imposta kodoL259
Kodo laŭ ISTAT063084
Telefona prefikso081
RetpaĝoOficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Boscotrecase, Ercolano, Torre Annunziata kaj Trecase.

Nomo

La nomo Torre del Greco en la itala signifas: "Turo de la Greko" aŭ "Turo de la Greka".

Frederiko la 2-a konstruis ĉi tie turon, do la unua parto de la nomo havas klaran originon. La turo nomiĝis tamen Turis Oktava (latine), kiu signifas "la oka turo".

Ne estas certa la kialo de la dua parto de la nomo, kiu jam estis uzata en 1324, malpli ol unu jarcento post la morto de Frederiko la 2-a. Pluraj supozas ke ĝi rilatas al vino: t.e. "Turo de la Greka (Vino)", ĉar en la ĉirkaŭaĵo oni produktis vinon de greka tipo.

Eksteraj ligiloj

komunuma impreso