Torres de Barbués

Torres de Barbués [TOres debarBŬES] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Torres de Barbués
municipality of Aragon

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo22255
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro260  (2023) [+]
Loĝdenso19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 0° 26′ U (mapo)41.961388888889-0.43083333333334 [+]
Alto345 m [+]
Areo13,939722 km² ( 139 3.9 722 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Torres de Barbués (Provinco Ŭesko)
Torres de Barbués (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Torres de Barbués
Torres de Barbués (Hispanio)
Torres de Barbués (Hispanio)
DEC
Situo de Torres de Barbués

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torres de Barbués [+]
vdr

Geografio

Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Monegros, nordoriente de la teritorio de Almuniente, kaj sude de tiu de Barbués, nordokcidente de la Montaro Alcubierre kaj norde de la depresio de Ebro ĉe la ebenaĵo Llanos de la Violada. La rivero Flumen trairas la municipan teritorion, je centoj da metroj norde de la preĝejo.

La loĝloko Torres de Barbués (337 msm) estas je 23 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1212 kun la apuda Almuniente sudoriente kaj kun Barbués kaj Sangarrén norde, kaj per la ŝoseo A-1210 kiu komunikas kun Grañén oriente kaj kun Valfonda de Santa Ana okcidente. La plej proksimaj loĝlokoj estas Barbués (2 km), Almuniente (3 km), Valfonda de Santa Ana (4 km), Frula (4 km) kaj Sangarrén (6 km).

Historio

La areo de Torres de Barbués estis loĝata jam antaŭ la romia epoko fare de ilergetoj, kies teritorio estis inter la riveroj Segre kaj Gállego. Je la alveno de la romianoj, la ebenaĵoj de Tardienta kaj Almudévar, tra kiu estis la Via Lata —vojo inter Caesaraugusta kaj Oska—, estis kultivejoj por cerealoj.[1]

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo. La fronto stabiliĝis meze de ambaŭ tendaroj. La tranĉelinioj etendiĝis tra la tuta ĉirkaŭaĵo. La damaĝoj kaj sekva migrado estis akra frapo kontraŭ la loko.

Kadre de la frankismaj klopodoj restrukturigi la ruran etoson oni konstruis novan loĝlokon Valfonda de Santa Ana.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Torres de Barbués: oni malaltiĝis el 544 loĝantoj post la loĝigo kaj aligo de Valfonda de Santa Ana ĝis nunaj 256 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Aktualo

La preĝejo antaŭ la kolapso de la sonorilturo.

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefa vidindaĵo estas la baroka preĝejo de la 17-a jarcento. La sonorilturo estis konstruita fine de la 19-a jarcento, rehabilitita kaj inaŭgurita la 17an de decembro 2011. Tamen la 21an de aprilo 2017, la sonorilturo tute kolapsis.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj